eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Urugvajo : en la avangardo de gejaj rajtoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
URUGVAJO - 14-an de oktobro, 2009.

Transseksuloj en Urugvajo baldaŭ povos laŭleĝe registri sian ŝanĝon de nomo kaj sekso. La nacia senato aprobis polemikan leĝproponon tiucele. La leĝo, kiu estis akceptita unuanime, forte kontraŭas la Romkatolikan Eklezion kaj kontraŭstaraj konservativuloj. La leĝo estas la lasta en sinsekvo de liberalaj aranĝoj antaŭenigitaj de la maldekstrisma urugvaja registaro.

Ĝi ekvalidiĝos tuj post kiam ĝi estos subskribita de la prezidento Tabaré Vásquez. Sub la nova leĝo, transseksuloj povos ŝanĝi sian nomon en ĉiuj oficialaj dokumentoj, de naskiĝatestoj al pasportoj, por reflekti la sekson de sia elekto. La leĝo estis pasita sen problemoj en la Senato tiun lundon, post kiam la Ĉambro de Deputitoj ŝanĝis la komencan proponon por insisti pri tio, ke ĝi ne konsistigu laŭleĝigon de geja edziĝo.

La ŝanĝo okazis post kiam la Civila Registrejo de civilaj geedziĝoj avertis, ke dank'al ebligo de oficiala nomo- kaj seksoŝanĝo, inter samseksuloj paroj povus geedziĝi sen malhelpo. Laŭ la nova propono, dokumentoj reflektantaj la originalan sekson kaj nomon ne estos detruitaj, sed enarkivigitaj kaj ŝanĝitaj. La ŝanĝo ankaŭ restriktas la ŝanĝon de sekso kaj nomo al tiuj super 18 jaroj kaj kondiĉas, ke kvin jaroj devas pasi antaŭ ol kandidato povas peti alian ŝanĝon.

Gejaj, lesbaninaj kaj transgenrulaj grupoj bonvenigis la voĉdonon. Diego Sempol de la premgrupo "Ovejas Negras",  deklaris, ke tiu leĝaprobo estas "granda elpaŝo por transseksuloj" kaj diris, ke tio faciligos ilian integrigon en la edukado kaj sansistemo, kaj ankaŭ la dungiĝomerkato . "Ni ofte trovas, ke estas malfacile akiri laborpostenojn, ĉar ni ne similas al tiu, kiu aperas en niaj oficialaj dokumentoj. Mi ne similas al la persono sur mia identiga karto, nek mia nomo reflektas mian identecon", diras Fabricio, kiu naskiĝis virino.

La nova leĝo estas unu el serio da aranĝoj kiuj metas Urugvajon en la avangardo de gejaj rajtoj. Ĝi alvenas nur unu monaton post kiam ĝi fariĝis la unua latinamerika lando kiu permesas al gejaj paroj adopti geinfanojn. Iom antaŭe ĉijare, la urugvaja Kongreso ankaŭ malfermas la vojon al gejaj kandidatoj kiuj volas integriĝi en militistajn lernejojn. Samseksaj civilaj partnerecoj estis laŭleĝigita en 2008.

Katolika malaprobo

Tiujn movojn tamen forte kontraŭas la Romkatolika Eklezio en Urugvajo. La ĉefepiskopo de Montevideo, Nicolas Cotugno, diris al Radio Vatikana, ke la familio kiel institucio iĝis celo de vastaj atakoj. Li diris, ke estas projektoj por antaŭenigi samseksemecon cele al detruo de la tradicia familia unuo. Li ankaŭ deklaris, ke en la nacia balotado okazonta iom poste ĉi tiun monaton, la Eklezio subtenos politikajn kandidatojn, kiuj mem subtenos leĝojn kun "Kristanaj valoroj".

Dum tiu floso de liberalaj aranĝoj kredeble plaĉas al maldekstrisma koalicio kaj al gejaj kaj transseksulaj balotantoj, ĝia populareco ĉe pli larĝa loĝantaro nur eble montriĝos je la tago de la balotado je la 25-a de oktobro.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi