Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nova ĉilia prezidento enoficiĝas dum nova tertremo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Politiko
ĈILIO - 12-an de marto, 2010.

Sebastián Piñera estis enoficigita kiel prezidento de Ĉilio, kelkajn minutojn post kiam la lando estis frapita de la plej granda posttertremo ekde la lastmonata ruiniga tertremo. La tremo de intenseco 6,9 okazis en la regiono de O'Higgins, 140 km sude de la urbo Valparaíso, kie la enoficiĝa ceremonio ankaŭ okazis. La kongresa konstruaĵo estis evakuita tuj poste. Alprenante sian novan postenon, Sro Piñera diris: "Nun estas tempo eklabori."

Lia alveno al prezidenteco metas finon al du jardekoj de maldekstra regado en Ĉilio. La magnato ne nur alfrontas la defion de rekonstruo, sed transprenas potencon de la tre populara Michelle Bachelet, kiu estis unua prezidentino de la lando.

Michelle Bachelet lasis sian postenon kun 84% da populareca takso malgraŭ kritikoj pri la malbona reago de ŝia registaro al la fortega tertremo (8,8 laŭ la Richter-skalo) kaj rezultinta cunamo, kiuj mortigis 500 homojn. Antaŭe, la ĉefo de la administrado pri katastrofoj de Ĉilio ĉefo eksiĝis, ses tagojn post kiam la estro de la oceanografia mararmea servo estis maldungita ĉar li malsukcesis doni klaran averton pri la cunamo.

Konstruaĵoj en la ĉefurbo Santiago estis forte skuitaj kaj la loĝantaro elrapidiĝis al la stratoj post la tremo de ĵaŭdo, sed neniu difekto estis raportita. Cunama atentigo estis publikigita laŭ longa parto de la ĉilia marbordon sed ĝi estis poste forlevita, escepte por la Insulo Pasko, kie ĝi restis en efiko.

Sro Piñera diris, ke tie estis "grava difekto" en Rancagua, urbo preskaŭ 100 km sude de la ĉefurbo, kiu estis ĉe la epicentro de la ĉefa tremo, sed estis ne tujaj raportoj de vundoj.

La usona Geologia Enketoficejo komence taksis la plej granda intenseco de la posttremo je 7,2, sed poste reviziis ĝin malsupren al 6,9. Ĝi estis sekvita de aliaj pliaj tremoj, la plej granda el tiuj havis intensecon de 6,7.

La enoficiĝa ceremonio en la havena urbo de Valparaíso, kiu hejmas la Nacian Kongreson, estis sekve tre simpla kaj malluksa okazaĵo pro respekto por viktimoj de la tertremo. La laŭplana ĉefmanĝo estis nuligita.

Michelle Bachelet, kiu konstitucie ne povis re-kandidatiĝi por prezidenteco, transdonis la prezidentan povon al Sebastián Piñera. "Mi forlasas mian postenon kun malĝojo pro la sufero de nia popolo, sed ankaŭ kun mia kapo alte tenita, ĉar mi estas kontenta pri tio, kion ni plenumis," ŝi diris en ŝia adiaŭa mesaĝo. La gvidantoj de Peruo, Kolombio, Argentino kaj Bolivio estis inter la eminentuloj ĉeestantaj la ceremonion
.
Neofte devas ĵus alvenanta prezidento alfronti tian masivan kaj tujan defion, rimarkigas fremdaj observantoj. Multaj loĝantoj tra la lando restas senhejmaj pro la tertremo, proksimume duonmiliono da hejmoj estis ĝistere detruitaj.

Ankaŭ legu :


 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi