Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Virino iĝas prezidento de Kostariko Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Politiko
KOSTARIKO - 15-an de februaro, 2010.

 
Kostarikanoj antaŭ kelkaj tagoj elektis sian unuan virinan prezidenton, Laura Chinchilla, kandidatinon de la reganta partio, per 47 procentoj de la voĉdonoj. Chinchilla deklaris sian venkon frue lundon 08-an de februaro, ŝi tiam jam  ricevis super necesatajn 40 procentojn  por eviti eliminan balotadon.

Antaŭe Otton Solis, de la Civitana Ago-Partio (PAC), kaj Otto Guevara, de la Partio de  Libervolisma Movado (ML), ambaŭ agnoskis sian malvenkon, ili ricevis 24 kaj 21 procentoj de la voĉdonoj respektive. La du viroj gratulis Sinjorinon Chinchilla pro ŝia evidenta venko. "Ŝi estos la sekvonta prezidento de Kostariko," Solis diris al siaj subtenantoj, dum Guevara proponis gratulojn al "nia prezidentino, Laura Chinchilla". Parolante al siaj subtenantoj en hotelo de la ĉefurbo, San-Joseo, Chinchilla diris : "Dankon al Kostariko. Estas certe momento de feliĉo, sed antaŭ ĉio de humilo ... Mi ne perfidos tiun konfidon."

Chinchilla
, kiu servis kiel vicprezidentino sub Oscar Arias, la aktuala prezidento kaj gajninto de Nobel-premio, promesis daŭrigi la moderan politikon de libera merkato de Arias. Kostariko ĝuas la plej altan vivnivelon en Centra Ameriko kaj estas fama pro tio, ke ĝi ne havas armeon. La lando ankaŭ ludis gravan rolon en la ĉesigo de internaj militoj el la epoko de la Malvarma Milito, kiuj turmentis siaj najbaroj. La lando ankaŭ estas la plej malnova demokratio de Centra Ameriko kun rekordo de 60 jaroj da demokrataj balotadoj.

Krom Guevara kaj Solis, ses aliaj kandidatoj estis ankaŭ en vetkuro kiu elprovis la popularecon de la PLN partio, kiu superregis politikon en Kostariko dum la lastaj ses jardekoj. Dum Chinchilla estos la unua virina prezidento, ŝi estos nur la kvina en Latinameriko.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi