|
Eŭropo -
Natura medio
|
  ISLANDO - 25-an de majo, 2011.
La erupcio de la islanda vulkano Grimsvötn ĵus ĉesis, tiun merkredon kaj ĝi ne plu elkraĉas cindrojn, kies disvastigo maltrankviligis la respondeculojn de aertrafiko tra norda Eŭropo, anoncas la meteologiaj servoj el Islando kaj Britio.
|
|
|
Eŭropo -
Natura medio
|
  HUNGARIO - 06-an de oktobro, 2010.
La hungara registaro anoncas, ke kostos dekojn da milionoj da eŭroj kaj daŭros almenaŭ unu jaron la purigo kaj forigo de difektoj kaŭzitaj de superbordiĝo de industria toksa ruĝa ŝlimo. Krizaj laboristoj nun ankoraŭ estas provantaj halti la superbordiĝon el la fabrikejo, kaj laŭeble malhelpi la toksan ŝlimon enflui en riverojn, inkluzivante la riveregon Danubon.
|
|
Eŭropo -
Natura medio
|
  FRANCIO - 01-an de marto, 2010.
Parto de la franca atlantika marbordo estis ankoraŭ sub la akvo kaj sub la ŝoko lundon, la morgaŭon de la veno de la ventego Xynthia, kies lasta bilanco estas almenaŭ 51 mortintoj. La franca prezidento Sarkozy, kiu promesis malbloki 3 millionojn da eŭroj, ankaŭ diris, ke oni komprenu la kialojn pri tiu katastrofo.
|
|
Eŭropo -
Natura medio
|
  PORTUGALIO (MADEJRO) - 22-an de februaro, 2010.
Portugalio anoncas tri tagojn de nacia funebro sekve de la inundoj kiuj fortege frapis la insulon de Madejro en la Atlantiko, kaj kiuj mortigis 42 loĝantojn. Oficialuloj diras, ke la anonco estos farita ĉe kriza ministrara renkonto. Serĉaj teamoj daŭre serĉas viktimojn inter derompaĵoj, post kiam lavangoj da koto ĉion forbalais tra urboj sabaton.
|
|
Eŭropo -
Natura medio
|
  GERMANIO - 05-an de decembro, 2009.
Sunenergiaj paneloj apud la urbo Straubing baldaŭ etendiĝos en loko granda kiel proksimume 280 futbalkampoj. La 27-jara bavaria Princo Albert von Thurn und Taxis , pli konata pro lia intereso en rapidaŭtaj kuradoj, lanĉas tiun ĉi gravan projekton. Laŭ la ĉiutaga gazeto Financial Times Deutschland li planas elspezi 115 milionojn da eŭroj por konstrui la plej grandan sunenergian fabrikejon en la mondo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 Sekva > Fino >>
|
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |