Pli nova artikolo en blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/
Eŭropaj sankcioj kontraŭ Irano
Interkonsento pri teksto de Eŭropa Stabileca Mekanismo
Kroata referendumo pri la aliĝo al Eŭropa Unio
Sufiĉe pri cenzuro! Manifestacio por la hungara radiokanalo
En solenaĵo okaze de la 47-a datreveno de la fondiĝo de Fatah, la muftio de Jerusalemo klarigis ke muzulmanoj estas admonitaj mortigi judojn. Tio estis telesendita en palestina televido la 9-an de januaro.
Mi unue renkontis Leo Sakaguchi dum la 2008 Universala Kongreso enRoterdamo. Fascinis min, ke Leo estas denaskulo. Ni intervjuis lin prilia fono kaj spertoj kaj tiam ankaŭ filmis lin kiel DĴ-n ĉe dancfesto poste. Leo aperas en La Universala Lingvo ludante la kanton Nova Kantode Tone.
Legu pli ĉi tie kaj spekti aparta filmeto, kiun Sam Green faris pri Leo kaj ankaŭ gastenskribo de li.
Jam pasis preskaǔ unu monato post malfermiĝo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kvankam amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj inkluzive de nia retejo multe kaj detale ĝin raportis: ĝiajn artprezentojn, konstruaĵojn, aktivadojn k.s, tamen kiam mi staris inter la pavilonoj tute divers-stilaj en la ĝardeno, mi evidente flaris freŝan odoron el tiuj konstruaĵoj.
Ĉinio anoncas, ke ĝi pruntedonos rarajn kulturajn artefaktojn al Tajvano unuafoje ekde la interna milito. Ĝi sendos proksimume 40 objektojn al la ĉefa muzeo de la tajvana ĉefurbo por komuna ekspozicio pri imperiestro de la dinastio Qing, laŭ la gazeto "Beijing News" (Pekinaj Novaĵoj).
La Ĉina Granda Muro (ĉine 长城) etendiĝas laŭ 10 000 lioj (5000 km). Tio estas populara ĉina aserto, sed ĝi ne estas vera. Esploristoj publikigis antaŭ kelkaj tagoj la lastajn indicojn pri la longeco de la Muro, plejparte konstruita aŭ restarigita dum la regado de la dinastio Ming (1368-1644) : Ĝi streĉiĝas laŭ 8851,8 km, do multe pli longa ol antaŭe taksita.
Indoneziaj Budhanoj festis ilian sanktan tagon Waisak en multaj partoj de la lando mardon 20-an de majo. La plej grandaj ceremonioj okazis ĉe Borobudur kaj Mendut temploj en Magelang, en la centro de la insulo Javo. Kelkaj 15 000 Budhanoj de Javo, Kalimantano, Balio kaj Sulaveso amase venis al Mendut kaj Borobudur temploj por fari Waisak-feston, kiu reprezentas la naskiĝon, enlumigon kaj morton de Siddharta Gautama aŭ Budho.
La Sanktejo de Yasukuni estas Ŝintoa sanktejo kiu troviĝas en Tokio, dediĉita al la spiritoj de soldatoj kaj aliaj kiuj mortis dum bataloj nome de la Imperiestro de Japanio. Ĝia "Libro de Animoj" enlistigas la nomojn de pli ol 2 460 000 viroj kaj virinoj, interalie 27 900 el Tajvano kaj 22 000 el Koreio, kies vivo estis dediĉita al la servo de la Japana imperio, precipe mortintaj dummilite.