Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Grava sanzorga krizo en Nordkoreio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
NORDKOREIO - 15-an de julio, 2010.

 
Nordkoreio ne plu kapablas provizi sian popolon per la plej baza sanzorgo, Amnestio Internacia avertas. Enketo de la kontrolorganizo pri homaj rajtoj trovis apenaŭ funkciantajn hospitalojn, malbonan higienon kaj epidemiojn kiuj tre malbone efikas sur la popolon ol vasta nutromanko.

Multaj
estas ankaŭ tro malriĉaj por pagi sanpritraktojn, la raporto citanta Nordkoreanojn kaj sanigistojn diris. Pjongjango elspezas malpli ol unu dolaro jare popersone en sanzorgo , la Monda Organizo pri Sano montras. La raporto de Amnestio Internacia, titolata "La Diseriĝanta Sana Prizorgo en Nordkoreio", estas bazita sur intervjuoj kun pli ol 40 Nordkoreanoj, kiuj iris eksterlanden inter 2004 kaj 2009. Sanoprofesiuloj kiuj kunlaboras kun Nordkoreanoj estis ankaŭ konsultitaj.

La registaro de Pjongjango
diras siaflanke, ke ĝi donas al sia popolo senpagan sanzorgon, sed atestantoj diris al Amnestio, ke ili devis pagi ĉiujn servojn dum la lastaj 20 jaroj. Ekzemple, 20-jara virino el la norda provinco de Hamgyeong diris: "Homoj ne iras al la hospitalo se ili ne havas monon ĉar ĉiu scias, ke oni tie devas pagi. Se vi ne havas monon vi mortas" aldonas tiu virino, kiuforlasis  Nordkoreio en 2008. Alia viro klarigas, ke hospitaloj ne havas medikamentojn, kaj se iu bezonas pritrakton, li / ŝi devas iri al la bazaro kaj aĉeti la medikamentojn bezonatajn por la kuracistoj.

Malbona
higieno ĉe kuracaj instalaĵoj kaj ekstrema manko de medikamentoj estis minacanta la vivon de multaj, Amnestio Internacia avertis, kaj homoj rutine komercas cigaredojn, manĝaĵojn kaj alkoholaĵojn kontraŭ kuracado. 56-jara virino rakontis al Amnestio, ke ŝi estis operaciita pri apendicito sen anestezaĵo. "La operacio daŭris unu horon kaj 10 minutoj. Mi estis krieganta tiom pro la doloro, mi pensis, ke mi estis mortonta. Ili ligis miajn manojn kaj krurojn por malhelpi, ke mi moviĝu."

Nordkoreio alfrontas kritikajn manĝaĵo-nesufiĉojn sekve de malsatego en la 1990aj jaroj kiu mortigis ĝis unu miliono da homoj kaj la lando grandskale dependas de internacia asisto. Fuŝa valutoretakso en 2009 subite preskaŭ duobligis la prezon de rizo, kaj neregistara organizaĵo citita en la raporto de Amnestio diris, ke miloj da homoj mortis pro malsato en januaro kaj februaro ĉi tiun jaron en unu provinco sole.

Amnestio
raportas, ke Nordkoreio ankoraŭ estas batalanta tuberkuloz-epidemion, kiu estas pligravigita de vasta nutromanko. "La Nordkoreanoj estas en kritika bezono de kuraca kaj nutraĵa asisto," deklaras la vicdirektoro de Amnestio Internacia por Azio-Pacifiko, Catherine Baber. "Estas kerna afero, ke helpo al Nordkoreio ne estu uzata kiel politika futbalo de donacantaj landoj."

Politike la Nordo troviĝas en izolita situacio : ĝi retiriĝis el internaciaj intertraktoj pri sia polemika atoma programo. La embargo de la Unuiĝintaj Nacioj estis striktigita pasintjare post la atomaj kaj misilotestoj. Nordkoreio ankaŭ interrompis ĉiujn ligojn kun la najbarlando Sudkoreio sekve de la atako kontraŭ sudkorea militŝipo en marto, kiu lasis 46 maristojn mortintaj. Internaciaj enketistoj diras, ke nordkoreaj torpedoj sinkis la ŝipon, sed Pjongjango malakceptis ĉi tiun aserton.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi