|
Azio -
Sciencoj
|
  BANGLADE ŜO - 16-an de decembro, 2009.
Esploristoj en Bangladeŝo staras nun en la fina etapo de elprovo de tri novaj rizovarioj, kiuj laŭ ili povos supervivi la ĉiujaraj inundoj. Oftege pli ol 20% de Bangladeŝo trovi ĝas sub akvo, kaj milionoj da tunoj da rizo estas perditaj. Dum normalaj rizovarioj mortas post du- aŭ tritaga restado en akvo, testoj montras, ke la novaj specioj povas supervivi pli longe ol du semajnoj.
|
|
|
Azio -
Sciencoj
|
  TAJLANDO /  KAMBOĜO - 19-an de majo, 2009.
La apero de rezista paludisma stamo kontraŭ la artemisinino, ĉe la limo inter Tajlando kaj Kamboĝo, timigas al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) pri ekaltiĝo de kuracil-rezisteco.
|
|
Azio -
Sciencoj
|
 ĈINIO - 22-an de januaro, 2009.
Ĉina sano fakulo diris, ke la lando verŝajne spertos epidemion de homa birda gripo en la sekvontaj monatoj. Shu Yue Long, de la Nacia Centro por Kontrolo kaj Malhelpo de Malsanoj, diris, ke Ĉinio necesas labori pli forte por malhelpi disvastiĝon de birda gripo. La averto venis post kiam la ministerio pri Sanaferoj anoncis, ke 16-jaraĝa knabo mortis en la centra provinco de Hunan. La homa formo de birda gripo ĵus kaŭzis tri mortojn ĉi tiun jaron.
|
|
Azio -
Sciencoj
|
  BARATO - 15-an de novembro, 2008.
La unua senpilota lunokosmoŝipo iam lanĉita de Barato, Chandrayaan 1, metis sondilon unuavide sur la Lunon. La sondilo, pentrita de la barata flago, hieraŭ surteriĝis, aŭ pli bone surluniĝis je 20:34 (15:04 UT), anoncis la Barata Spaca Esplororganizo (angle ISRO). Ĝi elfaros diversajn eksperimentojn, inter kiuj estas mezuro de la kunmetaĵo de la Luna atmosfero. La misio estas konsiderata kiel grava paŝo por Barato kiu provas paŝoteni kun alia kosmovojaĝantaj landoj en Azio.
|
|
Azio -
Sciencoj
|
  INDONEZIO - 11-an de novembro, 2008.
Indonezio ĵus lanĉis novan sistemon pri frua averto de cunamoj, destinita por doni al la publiko en marbordaj lokoj sufiĉan tempon por eviti cunamojn antaŭ ol ili atingas teron. Sed fakuloj kiuj laboras en la starigo de la sistemo agnoskas, ke kelkaj lokoj de la lando, inter kiuj estas la provinco de Aceh, ne estos plene protektataj de ĝi.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>
|
|
Paĝo 1 de 3 |