Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ekonomiko
La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 24-an de septembro, 2010.


Reformo de la banksistemo kiu ne maltrankviligas Wall Street... La 15-an de julio, la usona senato adoptis tion, kion oni nomas "la plej granda reformo de la financsektoro iam ajn farita post la Granda Depresio". La leĝo, pli modesta ol la komenca projekto, estas politika sukceso por s-ro Barack Obama. Fronte al banka premgrupo malfortiĝinta de la krizo, li povis profiti la malkaŝojn pri la kutimoj de Goldman Sachs. 
 
Obama projektas gravan planon por relanĉi ekonomion Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 07-an de septembro, 2010.

Obama petas 39 000 milionojn da usonaj dolaroj por krei laboron kaj infrastrukturojn. Okaze de la Tago de la Laboro en Usono, la prezidento Barack Obama, diskursis ĉe sindikata festo en Milwaukee pri nova plano por akceli je mallonga limtempo la laborkreadon, unu el la plej urĝaj bezonoj de la lando, kie la maldungo atingas 9,6%. Por tia celo li proponis la sesjaran investadon en infrastrukturoj kiuj ekiĝos per preskaŭ 39 000 milionoj da eŭroj de la trezorejo.
 
150 jaroj da prizono por Madoff Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 11
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 29-an de junio, 2009.

 
Bernard Madoff, siatempa financisto en Wall Street, estas kondamnita al 150 jaroj da prizono pro tio, ke li estris fraŭdsistemon de miliardoj da dolaroj. La juĝisto Denny Chin eldiris la maksimuman eblan propozicion kontraŭ la eksa prezidanto de la Nasdaq-borso en Nov-Jorko hodiaŭ. La 71-jara viro estis arestita pasintjare pro tio, kiu estis nomita la plej granda financa fraŭdo en la homa historio.
 
Bankroto de GM "neevitebla" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 29-an de majo, 2009.

General Motors, la granda usona aŭtofabrikisto, estas frontanta bankroton post kiam kreditoroj malakceptis proponon interŝanĝi 27 miliardojn da usonaj dolaroj da ŝuldoj kontraŭ 10 procentoj de la firmaaj akcioj. La firmao havas ĝis la unua de junio por kompletigi restrukturadon ordonata de la registaro, kiu inkluzivas ŝuldoredukton, malpliigojn de laborelspezoj kaj fermojn de fabrikoj.
 
Kubo ankaŭ trafata de tutmonda krizo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
KUBO - 30-an de decembro, 2008.

Kubaj respondeculoj anoncas, ke la lando suferis en 2008 unu el la plej malfacilaj budĝetaj jaroj ekde la disfalo de Sovetunio. La ministro pri Ekonomio José Luís Rodríguez diris, ke la kuba ekonomio kreskis 4,3 % en la pasinta jaro, kaj ne atingis la 8 % antaŭe prognozitaj de la registaro. La prezidento Raúl Castro alvokis al ŝparemeco. Estos sekve detranĉoj en oficialaj vojaĝoj kaj gratifikoj.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL