eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Socio
Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
NIĜERIO - 08-an de marto, 2010.

Proksimume 500 homoj estis murditaj en semajnfina venĝa atako, sekve de interreligiaj bataloj proksime al la urbo de Jos en Niĝerio, oficialuloj anoncas. La cifero antaŭe estis taksita je 100 sed estas ĉiam malfacile konfirmi la ekzaktan nombron de viktimoj. Lokaj oficialuloj diris, ke dekduoj de arestoj estis faritaj.
 
Ugando malpermesas organmutilon ĉe virinoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 11
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
UGANDO - 11-an de decembro, 2009.

 
Ugandaj deputitoj voĉdone elektis malpermeson de mutilo de la seksaj organoj ĉe virinoj, ankaŭ nomata "virina cirkumcido". Iu persono juĝita kulpa pri la praktiko fortranĉi fraŭlinan klitoron, alfrontos 10 jarojn en prizono, vivdaŭran malliberigon se viktimo mortas.
 
Aĉetu surloke, Islamisma somalia grupo diras Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
SOMALIO - 26-an de novembro, 2009.

 
Islamismaj insurekcianoj kiuj regas en grandaj partoj de suda Somalio petis al la Monda Nutro-Programo (angle WFP) de la Unuiĝintaj Nacioj halti importadon de varoj en la landon. La grupo al-Ŝabab publikigis komunikaĵon en kiu ĝi diras, ke la WFP komencu aĉeti varojn al somaliaj kultivistoj, ĉar amasa importado ruinigis lokan agrikulturon.
 
Kenjo lanĉos nombradon de samseksemuloj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
KENJO - 29-an de oktobro, 2009.

 
Kenjo intencas efektivigi nombradon de sia geja loĝantaro, provante fortikigi la batalon kontraŭ Aidoso, malgraŭ tio, ke samseksemeco estas kontraŭleĝa en la lando. Nicholas Muraguri, estro de "Nascop", kenja programo de lukto kontraŭ Aidoso, diris, ke la registaro devu etendi la manon al la geja komunumo. Li diris, ke gejuloj suferas mankon de informoj pri la malsano.
 
Prizonpuno por dum-ramadana manĝinto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
MAROKO - 21-an de septembro, 2009.

Marokanino, kiu provis abolicii la malpermeson manĝi publike dum la periodo de Ramadano, la Islama monato de fastado, nun  alfrontas minacojn de mortigo. Umar kaj ŝiaj ses kolegoj, deklaras, ke ili ne estas oponantoj de Islamo, sed ili estis detenataj ekde  dimanĉo ĉar ili volis manĝi tage en publika loko.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 8