eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Kulturo
Mario Benedetti : Sekiĝis la inko de fama urugvaja verkisto… Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Kulturo
URUGVAJO - 10-an de junio, 2009.

La 17an de majo forpasis mondfama verkisto Mario Benedetti lasante grandan vakuon en la kultura vivo de Sudameriko kaj de la Mondo mem. Fama per sia verkaro, tiu ĉi granda homo travivis, laŭ siaj propraj vortoj, "fakte vivon ne facilan”.

 
Mortis legenda kantistino Yma Sumac Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Kulturo

PERUO - 4-an de novembro, 2008.

Yma Sumac, la sopranulino nomata la perua kantbirdo pro ŝia vasta voĉa gamo, ĵus mortis je la aĝo de 86 jaroj. Fama pro ŝiaj modernaj versioj de sudamerika popolmuziko, Sumac mortis pro kojlokancero en Los-Anĝeleso, kie ŝi vivis de 60 jaroj. Yma Sumac mirfrapis spektantarojn per ŝia altega, trilanta voĉo kiu etendiĝis super pli ol kvar oktavoj.
 
Televidkanalo por Majaoj naskiĝas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 13
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Kulturo

GVATEMALO - 25-an de aprilo, 2008.

TV-MayaLa Indianoj de Gvatemalo fine disponas je sia propra televidkanalo, "TV Maya". Ĝi dissendas per la 23 Majaaj dialektoj de la lando kulturajn kaj informajn programojn, kiuj donas Majaan vidpunkton kaj proponas alternativon al la komercaj programoj. "Estis nia revo ekde multaj jaroj, ricevi amaskomunikilon, ĉar la amaskomunikiloj ekzistantaj neniam servis la miljarajn civilizaciojn, nek niajn opiniojn, nek la lingvajn zonojn", deklaris la Nobelpremiito pri paco 1992, Rigoberta Menchu, kiu ĉeestis la eklanĉon de la kanalo.

 
Eltrovo de antikva Inkaa templo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Kulturo

PERUO - 18-an de marto, 2008.

Inkaa TemploArkeologoj en Peruo eltrovis ruinigitan antikvan templon kiu povus datiĝi el antaŭ la Inkaa imperio. La templo sur la rando de la Sacsayhuaman fortikaĵo inkluzivas 11 ĉambrojn kiuj supoze entenis mumiojn kaj idolojn. La eltrovo ĉe la fama loko kiu superstaras la Inkaan ĉefurbon Cuzco inkluzivas antikvan vojon kaj irigaciajn sistemojn, diris la teamo de fakuloj. Esploristoj ankoraŭ atendas la datadon per testoj de karbono 14 por konfirmi la aĝon de la ruinoj. La trovaĵo estis farita en la arkeologie riĉa regiono de suda Peruo kie troviĝas la fama ruinigita urbo Machu Picchu.