Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
HISPANIO - 12-an de julio, 2010.

La futbalteamo de Hispanio, kiu ĵus gajnis la Mondpokalon revenis hejmen el Sudafriko por grandega festo, inter kiuj estas traveturo tra la stratoj de Madrido per malferma aŭtobuso. Granda amaso salutis la ludistojn ĉe la ĉefurba flughaveno de Barajas nelonge antaŭ 3 posttagmeze (13:00 UTtiun lundon, kiel Iker Casillas, la kapitano, gvidis la teamon malsupren el la aviadilo.

Post
ripozo en hotelo, la teamo estis ricevita de la Reĝo Juan Carlos en la reĝfamilia palaco kaj poste kunsidis kun José Luís Rodríguez Zapatero, la ĉefministro. La elstara atrakcio de tiuj lundaj festoj estis 5-km-longa aŭtobusveturado tra la urbo kie la teamo estis bonvenigita de unu miliono da ĝojigantaj Hispanoj. Fervoruloj komencis alveni jam frue al la promenejo kie la ĉefaj festoj por la mondaj campionoj okazas.

la ŝoto al golejo fare de Andrés
Iniesta nur kvar minutojn en ekstra tempo antaŭ la fino de la matĉo kontraŭ Nederlando tiun dimanĉon ebligis al Hispanio levi la Mondan Pokalon unuafoje en sia historio, dum ĝi fariĝas sole la okan teamon, kiu gajnas tiun mondfutbala plej alte taksatan titolon.

Post la tuta noktofesto, Madrido reiris al sia laboro lundon matene kun sento duonkonscia sed naĝanta en la kontento pri tio, ke "La Roja" (La Ruĝa) estas ĉampiono de la mondo.

Fraplinioj kaj grandaj titoloj en naciaj
ĵurnaloj aklamis la gajnintojn. La ĉiutaga gazeto el Barcelono "La Vanguardia" skribis simplan fraplinion, "Reĝoj de la Mondo", super foto de Iniesta tenanta la Mondan Pokalon. Dum al vojo al laboro, loĝantoj de Madrido esprimis sian kontenton. "Bone, fiero, feliĉo kaj kontento, precipe je tempo kiam homoj estas pridemandantaj la unuecon ĉi tiu lando," diras viro, parolante pri Katalunio, kie homoj postulas pli da aŭtonomeco por la regiono.

Laŭ la komerca konsilofirmao Barlovento, 14 milionoj da homoj rigardis la matĉon televide, kaj la ekstratempa periodo fine de la matĉo estis la plej vidita hispana elsendo senescepte, kun pli ol 15,6 milionoj, proksimume 38 procentoj de la lando.

Respondeculoj diris, ke proksimume 75 000 fervoruloj festis en Barcelono dimanĉon vespere, kie pli ol 1,1 miliono da homoj  protestis unu tagon antaŭe kontraŭ la decido de hispana tribunalo, laŭ kiu la kataluna regiono estas neakordigebla kun unuigita Hispanio. La festo en Barcelono fariĝis minaca post noktomezo kiam fervoruloj ĵetis botelojn al kontraŭtumultaj policistoj, instigante oficirojn disvastigi ilin per kaŭĉukaj kugloj. Neniu  grava vundo estis tamen raportita.

Scii pli pri la Futbala Mondpokalo


 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi