eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Sportoj kaj distraĵoj
Hispano venkas en la "Tour de France" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
FRANCIO - 27-an de julio, 2009.

La hispana biciklisto Alberto Contador (el la Astana teamo) gajnis hieraŭ sian duan Tour de France (Rondo tra Francio) post sia venko en la jaro 2007. Ĉi tiu venko estas la kvara sinsekva de Hispano : Pereiro en 2006, Contador en 07, Sastre en 08 kaj denove Contador en 09.
 
Norvegio gajnas kantokonkurson Eurovision Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
RUSIO / NORVEGIO - 17-an de majo, 2009.

Norvegio ĉi-jare aperas kiel la gajninto de la fama Kantokonkurso Eurovision, okazigita en la rusa ĉefurbo, Moskvo. La kantisto kaj violonisto Alexander Rybak, 23-jaraĝa, frakasis la rekordon por la plej alta nombro da poentoj ricevitaj dum la konkurso. Islando venis duavice en la voĉdono, sekvita de Azerbajĝano kiu prenis la trian lokon.
 
Irlando gajnas Grandan Ŝlemon ĉe rugbea ĉampioneco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
IRLANDO / NORDA IRLANDO - 24-an de marto, 2009.
 
Miloj da homoj surstraten eliris por ĝoje saluti la irlandan rugbeoteamon post ilia venko en la Ĉampioneco de la Ses Landoj en kiu ili certigis al si ilian unuan Grandan Ŝlemon n 61 jaroj. La teamo, kiu faris kompletan venkon super Kimrio per 17 kontraŭ 15 poentoj, ricevis kvazaŭekstazan bonvenon en Dublino.
 
Tradicia glitkuro en Nederlando minacita de klimata ŝanĝiĝo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
NEDERLANDO - 18-an de marto, 2009.

La "Elfstedentocht" (Veturo de la Dek Unu Urboj) estas kurso longa je 200 kilometroj de glitado sur la glaciiĝintaj kanaloj kaj lagoj en provinco Frislando, en la nordo de Nederlando. Ĝis 15 000 bonsortaj (amatoraj) animoj prenas la defion... kiam ĝi okazas. 2009 markas sian centjariĝon. Atletoj kiuj partoprenas al ĉi tiu evento ne precize estas "vetkurĉevaloj". Ili estas "laborĉevaloj", homoj kiuj konas la landon, kultivistoj kiuj pasigis sian junaĝon ĉe ĉi tiuj kondiĉoj, homoj kiuj scipovas forgesi la doloron kaj la froston, homoj kiuj komprenas kio estas tia defio.
 
Hispanio gajnas Pokalon Davis Retpoŝtadreso
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
teniso alt ARGENTINO / alt HISPANIO - 24-an de novembro, 2008.

Hispanio malgravigis la mankon de Rafael Nadal kontraŭ Argentino kaj sukcesis gajni la Pokalon Davis. Fernando Verdasco venkis José Acasuso 6-3, 6-7, 4-6, 6-3, 6-1, kaj donis al Hispanio ĝian trian trofeon. La Hispanoj atingis malatakeblan 3-1, la plej bonan serion antaŭ tumulta argentina amaso ĉe la stadiono Islas Malvinas en Mar del Plata.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 4