Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Natura medio
Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Natura medio
USONO - 01-an de oktobro, 2010.


Spuroj de petrolo kaj gaso venintaj de la naftotavolo en la Meksika Golfo estis eltrovitaj en la oceano, je profundeco de 1000 metroj, kaj laŭ longeco de ĉirkaŭ 500 km, asertas teamo de sciencistoj en la boato Arctic Sunrise de la ekologia organizo Greenpeace, kiuj pristudis la trafitan zonon dum dek tagoj.
 
Gvatemalo sub stato de krizo pro inundoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Natura medio
GVATEMALO - 06-an de septembro, 2010.


Gvatemalo hodiaŭ okazigas nacianfunebran tagon por la viktimoj mortigitaj de pli ol 50 terfalaĵoj tra la tuta lando. Almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj dum la semajnfino sole. Abundaj pluvegoj en la lastaj tagoj kaŭzis terfalaĵojn en pluraj urboj, tranĉante tiel la ĉefajn transportarteriojn de tiu centramerika nacio.
 
Frapis Haition fortega tertremo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Natura medio
HAITIO - 14-an de januaro, 2010.

 
Terura fortega tertremo frapis la landon Haition lastan mardon 12-an de januaro. Haitiaj ŝtatoficistoj diras, ke la nombro de mortintoj de tiu tertremo, kiu atingis la fortecon 7.0 laŭ la skalo de Richter, povus superi 100 000. La landa ĉefurbo, Portoprinco, restas aktuale sen akvo nek elektro.
 
Gronlando degelas... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Natura medio
GRONLANDO - 13-an de novembro, 2009.

 
La glacikovraĵo de Gronlando perdas sian amason pli rapide ol en antaŭaj jaroj kaj pliigas sian kontribuon al altiĝo de la marniveloj, esploro konfirmas. Eldonita en la revuo "Science", ĝi ankaŭ alportas al sciencistoj pli klaran vidon pri kial la glacitavolo estas kuntiriĝanta. La scienca teamo uzis veterdonitaĵojn, satelitajn legaĵojn kaj modelojn de konduto de glacikovraĵo por analizi la ĉiujaran perdon de 273 000 milionoj da tunoj da glacio.
 
Kanado kaj Gronlando konsentas por protekti blankajn ursojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Natura medio
KANADO - GRONLANDO - 3-an de novembro, 2009.

 
Kanado kaj Gronlando interkonsentis pri serio da aranĝoj kiuj celas protekti dividitajn grupojn de blankaj ursoj kiuj vagas inter la teritorio de Nunavut kaj la grandega arkta insulo, respondeculoj anoncis. La kanada ministro pri Natura Medio Jim Prentice faris la anoncon dum pertelefona konferenco el Kangerluusuaq en Gronlando, kie li subskribis memorandon de kompreno lastan vendredon, kun la gronlanda ministro pri Fiŝkaptado, Ĉasado kaj Agrikulturo, Ane Hansen kaj la ministro pri Natura Medio de Nunavut, Daniel Shewchuk.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL