Pli nova artikolo en blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/
Eŭropaj sankcioj kontraŭ Irano
Interkonsento pri teksto de Eŭropa Stabileca Mekanismo
Kroata referendumo pri la aliĝo al Eŭropa Unio
Sufiĉe pri cenzuro! Manifestacio por la hungara radiokanalo
En solenaĵo okaze de la 47-a datreveno de la fondiĝo de Fatah, la muftio de Jerusalemo klarigis ke muzulmanoj estas admonitaj mortigi judojn. Tio estis telesendita en palestina televido la 9-an de januaro.
Mi unue renkontis Leo Sakaguchi dum la 2008 Universala Kongreso enRoterdamo. Fascinis min, ke Leo estas denaskulo. Ni intervjuis lin prilia fono kaj spertoj kaj tiam ankaŭ filmis lin kiel DĴ-n ĉe dancfesto poste. Leo aperas en La Universala Lingvo ludante la kanton Nova Kantode Tone.
Legu pli ĉi tie kaj spekti aparta filmeto, kiun Sam Green faris pri Leo kaj ankaŭ gastenskribo de li.
Mesaĝo tra la tempo : La sekrethava poŝhorloĝo de Abraham Lincoln
La Vaŝingtona muzeo pri amerika historio malkovris grifelitan "sekretan mesaĝon" ene de poŝhorloĝo - iama posedaĵo de Abraham Lincoln. Per tiu skribaĵo, iu juvelriparisto aludis la unuan pafon de la secesia milito kaj ĝojis pro la fakto ke iu prezidanto estris la landon. La mesaĝo troveblas ene de la ora horloĝo, inter la dentradoj : "13 aprilo 1861 : La ribeluloj atakis je Fort Sumter. Dank’al Dio, ni havas estraron".
La "vickomandanto" de la islama radikala reto al-Kaida alvokis al Islamanoj dolori al "krima" Usono. En mesaĝo Ayman al-Zawahiri, la viculo de al-Kaida, akuzis la usonan Instalotan prezidenton Barack Obama, ke li perfidas siajn islamajn radikojn. Li komparis lin kun "domsklavon", kiu elektis viciĝi kun la "malamikoj" de Islamo. Sro Obama diris, ke "definitive" ekstermi al-Kaida estos la plej alta prioritato dum lia administro. Dimanĉon, li diris, ke kapti aŭ mortigi Osama Bin Laden estas "decidiga por la usona sekureco". Li ankaŭ promesis plifortigi la usonan ĉeeston en Afganio, politiko kiu ne sukcesos, laŭ la reprezentanto de al-Kaida. Usonaj respondeculoj tamen diris, ke la mesaĝo ne signalas pliigantan minacon kontraŭ Usono.
Savtaĉmentoj laboris tra la tuta nokto sub verŝlumiloj ĉe lernejo en Haitio kiu disfalis dum kelkcentoj da infanoj estis ene de ĝi. Almenaŭ 58 homoj mortis, kaj pli ol 120 vundiĝis, kiam la trietaĝa konstruaĵo en Port-au-Prince falis. La perdo de vivoj povus altiĝi ĉar multaj ankoraŭ restas kaptitaj sub la restaĵoj de lakonstruaĵo.
La meksika ministro pri Internaj Aferoj Juan Camilo Mourino mortis, kune kun sep aliaj personoj kiam lia ministeria aviadilo kraŝis en centra Meksikurbo. La “Learjet” ekflamis kiam ĝi malsupreniris dum trafika pinthoro en la koro de la ĉefurba financa distrikto je proksimume 19:00 loka tempo (00:00 UT). Eksa vicĉefprokuroro, José Luís Santiago, kaj aliaj altrangaj konsilistoj estis ankaŭ mortigitaj en la kraŝo.
La usona kandidatino al vicprezidenteco Sarah Palin iĝis viktimo de petola ŝerca telefonvoko de kanada komediisto kiu sin prezentis kiel la franca prezidento. Marc Antoine Audette konvinkis la alaskan guberniestrinon, ke ŝi estis parolanta kun Nicolas Sarkozy dum sesminuta babilado elsendita sur Montreala radioprogramo.