Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Diversaĵoj
Irananoj invitas israelan ministron viziti Iranon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
ISRAELO / IRANO - 21-an de januaro, 2010.

 
La israela ministro pri turismo renkontis iranan oficialulon ĉe turisma foiro kaj diskutis la eblecon por Israelanoj iun tagon viziti Iranon. Irano kaj Israelo estas pli kutime ĝismortaj malamikoj, kaj la irana prezidento pli ofte publikigas malamikajn minacojn forviŝi Israelon el la monda mapo ol bonvenigajn mesaĝojn. Sed ĉe la ĉiujara turisma foiro FITUR en Hispanio, la kunsido inter la du landoj estis amika.
 
Inaŭguriĝas plej alta turo en la mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ (DUBAJO) - 04-an de januaro, 2010.

Dubajo ĵus inaŭguris la plej altan konstruaĵon de la mondo dum tiu ĉi emirolando provas samtempe restarigis iom de la optimismo kiun ĝi spertis antaŭ sia financa krizo. La "Burĝ Dubai", konstruita de proksimume 12 000 laboristoj kaj kiu altas 828 metrojn, malfermis hodiaŭ, ŝirmate de striktaj sekurecrimedoj.
 
Egiptio starigas ŝtalan muron laŭ landlimo kun Gaza-Strio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
EGIPTIO / PALESTINO - 10-an de decembro, 2009.

 
Egiptio komencas la starigon de grandega metala muro laŭ sia landlimo kun la Gaza-Strio, kie ĝi provas tranĉi kontrabandajn tunelojn, anoncas la brita BBC. Kiam finkonstruita la muro estos 10-11 km longa kaj enprofundiĝos 18 metrojn malsupre de la surfaco. La Egiptojn helpas usonaj armeaj inĝenieroj, kiuj faris desegnaĵon de la muro.
 
Atoma programo : Tempo baldaŭ elĉerpiĝos por Irano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
IRANO - 04-an de decembro, 2009.

 
Tempo baldaŭ elĉerpiĝos por Irano, se ĝi volas eviti embargon pro sia atoma programo, Usono anoncis. La anonco venas post kiam Teherano denove spitis la ses landojn kun kiuj  ĝi provas atingi interkonsenton pri la atoma materialo. Tiuj ses landoj kredas, ke Irano provas konstrui atoman bombon, sed Irano diras, ke sia programo havas nur civilan celon.
 
Ĉu Israelo retenas palestinan akvon ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
PALESTINO/ ISRAELO - 27-an de oktobro, 2009.

Israelo malhavigas al Palestinanoj aliron al baza pura, sekura akvo, Amnestio Internacia diras. En raporto, la grupo pri homaj rajtoj diras, ke Israelo restriktas liveron de akvo al Palestinanoj en okupata Cisjordanio. Ĝi diras, ke "en la Gaza-Strio, la israela blokado metis situacion de akvolivero kaj kloakaro en severan krizon". Israelo diras siaflanke, ke la raporto estas misa kaj la Palestinanoj akiras pli da akvo ol estis konsentite sub la  pacakordo de la 1990-aj jaroj .
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL