Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kulturo
Vatikano remalfermas Apostolan Bibliotekon PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
VATIKANO - 21-an de septembro, 2010.


Vatikano remalfermas sian Apostolan Bibliotekon post tri jaroj da renovigo, kun utiligitaj haloj, suplementaj sekurecaj rimedoj kaj klimato-regaditaj ĉambroj. La Biblioteko, kiu ŝirmas unu el plej vastaj tutmondaj kolektoj de iluminitaj manuskriptoj, spertis vastan projekton de renovigado kies sumo atingis 11,5 milionojn da dolaroj.  Ĝi denove bonvenigos esploristojn la dekan de septembro 2010.
 
Google kreos Eŭropan Kultur-Instituton en Francio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
FRANCIO - 13-an de septembro, 2010.

La franca prezidento, Nicolas Sarkozy, bonvenigis la investplanon entreprenota de Google en Francio post intervjuo kun la plenuma direktoro de la kompanio, Eric Schmidt. La novaĵo supozigas la pacosubskribon inter Sarkozy kaj la usona kompanio, kiun li akuzis en januaro.
 
Samseksemeco jam ekzistis en prahistorio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
HISPANIO - 05-an de aŭgusto, 2010.

 
Seksaj praktikoj de prahistoriaj homoj "ne celis nur reproduktadon". Tion elmontras rokaj pentraĵoj de samseksema seksumado. La samseksemaj praktikoj ne estis tute strangaj en la periodo de Paleolitiko. Almenaŭ la organizintoj de la ekspozicio "Sekso en Ŝtono" montras indikojn de ĉi tiu pra-situacio.
 
Koloseo bezonas monon ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
ITALIO - 28-an de julio, 2010.

La administrantoj de la fama Koloseo en la itala ĉefurbo Romo lanĉos je la komenco de aŭgusto vokon al financa subteno de 25 milionoj da eŭroj, por ke la monumento retrovu sian pompecon kaj imponecon kiel simbolon de Romo. La Koloseo tion necesas, ĉar ĝi estas hodiaŭ en tre malbona stato, anoncis tiun merkredon la ministro pri kulturo, Sandro Bondi, kaj la urbestro de Romo, Gianni Alemanno.
 
Unesko nomumas Erevanon kiel Monda Ĉefurbo de la Libro 2012. Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
ARMENIO - 24-an de julio, 2010.

La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) elektis Erevanon kiel Monda Ĉefurbo de la Libro en 2012, laŭ publikigita komuniko en la retpaĝaro de la organizo. Tiu decido estis adoptita de la Komitato de Selektado de la Ĉefurbo de la Libro 2012 konsistanta el reprezentantoj de la tri ĉefaj internaciaj libro-sektoro kaj eldono, plus Unesko.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL