|
Sudameriko -
Natura medio
|
  BRAZILO - 27-an de aŭgusto, 2010.
La brazila prezidento, Luiz Inacio Lula da Silva, kontraktis ĵaudon 26-an de aŭgusto, la publikan kontrakton por la konstruado de polemika akvobaraĵo de Belo Monte en Amazono, la tria plej granda en la mondo, kontraŭ la opinio de ekologiistoj kaj lokaj loĝantoj. " Ni ebligas ion, kio ŝajnis tute neeble antaŭ 30 jaroj (...), tio estas venko de la energia sektoro", deklaris la prezidento Lula dum la ceremonio.
|
|
|
Sudameriko -
Natura medio
|
  ĈILIO - 02-an de marto, 2010.
Elirmalpermeso en la dua plej granda urbo de Ĉilio, Concepción, estis etendita ĝis tagmezo loka tempo, kaj milittrupoj luktas por malhelpi prirabadon post la tertremo. Centoj de loĝantoj estis arestitaj post kiam ili metis fajron al lokala vendejo. La aŭtoritatoj anoncis, ke ili estas instalantaj aerponton por liveri helpon el la ĉefurbo, Santiago, al la urbo Concepción.
|
|
Sudameriko -
Natura medio
|
 SUDAMERIKAJ LANDOJ - 27-an de novembro, 2009.
Naŭ landoj en la Amazona regiono alvokis al riĉaj landoj provizi pli malriĉajn landojn per la adekvata financaĵo por konservi arbarojn. La landoj, kunvenantaj en Manaus, Brazilo, ankaŭ diskutis pri aprobo de 40% da redukto en tutmondaj eligoj anta ŭ 2020. La kunsido okazas nelonge antaŭ la kerna tutmonda pintokunveno pri klimata ŝanĝiĝo en Kopenhago en Danio.
|
|
Sudameriko -
Natura medio
|
  ARGENTINO - 31-an de majo, 2009.
Rete atingebla mirinda natura spektaklo: kunvenas balenoj en Patagonio. Danke al ciberteknologio, ĉi-jare dekoj da kameraoj interrete konektitaj bonvenigas balenojn en la suda “golfo Nova” apud la Duoninsulo de Váldez, Puerto Madryn-urbo, en la suda argentina Patagonio.
|
|
Sudameriko -
Natura medio
|
  NIKARAGVO - 5-an de januaro, 2009.
Nikaragvo ekstartigos la funkciadon de 19 ventmueliloj en januaro por produkti 40 megavattojn da energio, tiel reduktante sian dependecon de petrolo el kiu venas sia elektropotenco. La projekto kiu laŭtakse kostos 90 milionojn da usonaj dolaroj funkcios ĉe plena kapablo je la fino de januaro kaj provizos la landon per 6% de sia totala energia bezono, deklaris la ministro pri Energio Emilio Rappaccioli.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>
|
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |