Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Argentino subtenata de najbaroj en disputo kun Britio |
|
|
| Sudameriko - Politiko |
![]() ARGENTINO - 23-an de februaro, 2010.Tiun ĉi lundon ricevis Argentino la subtenon de latinamerikaj kaj karibiaj landoj en ĝia disputo kun Britio, kaŭzita de la malfermo de brita petrolborado en la insularo de Falklandoj, brita posedaĵo ekde 1833 sed ekde tiam ĉiam pretendita de Argentino. La pintokunveno estas nomata "pintokunveno pri unueco". Partoprenas 32 landoj de Latinameriko kaj Karibio, unuigitaj en la meksika marborda urbo de Cancún, kiuj devas konfirmi ĉi tiun subtenon en speciala "komunikaĵo", laŭ la argentina prezidentino Cristina Kirchner kaj ĝia meksika gasto Felipe Calderón. La pintokunveno de Cancún unuigas 32 gvidantojn, inter kiuj 25 ŝtatestroj, de la "Grupo de Rio", neformala organizo de latinamerikaj landoj kreita en 1986 en Brazilo kaj de la Komunumo de karibiaj landoj (Caricom). La venezuela prezidento Hugo Chávez estas inter la plej fortaj oponantoj al Britio, li akuzas Brition, ke ĝi faras "unu el la plej malĝentilaj agadoj de novkoloniismo" kaj petis al Londono interrompi la boradon kaj "redoni ĉi tiun teritorion al ĝia laŭleĝa posedanto, la argentina popolo".La malgranda brita firmao Desire Petroleum anoncis lundon la ekkomencon de la bor-operacoj 160 km norde de la insularo, en la tielnomata '"bloko de Liz", unu el kvar borstacioj kiujn ŝi projektas konstrui ĉi tiun jaron. Merkrede, la gvidanto de argentina diplomatio, Jorge Taiana, devas diskuti ĉi tiun novan krizon inter sia lando kaj Britio kun la ĝenerala sekretario de la UN, Ban Ki-Moon. Argentino pensas, ke Londono malobservas la rezoluciojn de la UN vokanta partiojn fari neniun unupartian decidon, kiu povus pligravigi ilian nekonsenton. Argentino daŭre postulas suverenecon sur la insuloj Falklandoj, kiujn ĝi nomas "Malvinoj", malgraŭ ĝia malvenko en la milito de 1982 kontraŭ Britio, kiu kostis vivon al 649 argentinaj kaj 255 britaj soldatoj. Legu pli pri Falklandoj (Malvinoj) |





ARGENTINO - 23-an de februaro, 2010.
La pintokunveno de Cancún unuigas 32 gvidantojn, inter kiuj 25 ŝtatestroj, de la "Grupo de Rio", neformala organizo de latinamerikaj landoj kreita en 1986 en Brazilo kaj de la Komunumo de karibiaj landoj (Caricom). La venezuela prezidento Hugo Chávez estas inter la plej fortaj oponantoj al Britio, li akuzas Brition, ke ĝi faras "unu el la plej malĝentilaj agadoj de novkoloniismo" kaj petis al Londono interrompi la boradon kaj "redoni ĉi tiun teritorion al ĝia laŭleĝa posedanto, la argentina popolo".