Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ekonomiko
Kuvajto planas konstruon de atomreaktoroj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Ekonomiko
KUVAJTO - 13-an de septembro, 2010.

Kuvajto planas konstrui kvar atomajn reaktorojn ĝis 2022, ĉiu kun potenco de 1000 megavattoj, altranga oficialulo de atoma energio citita de ŝtata amaskomunikilo anoncis. Pluraj ebelcoj por evoluigi la atoman sektoron estas nun pristudataj kaj ĝenerala plano estos publikigita en januaro, anoncas la ŝtata novaĵagentejo Kanu citante la Nacian Ĝeneralan Sekretarion pri Atoma Energio Ahmad Biŝara.
 
Merkatoj skuitaj de ŝuldo en Dubajo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Ekonomiko
UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 27-an de novembro, 2009.

 
Maltrankviliĝo pri la grandegaj dubajaj ŝuldoproblemoj malaltigis eŭropajn borsojn por la dua sinsekva tago. La ĉefaj indeksoj en Londono, Parizo kaj Frankfurto ĉiuj malfermiĝis je pli ol 1% pli malalte. La falo sekvas novaĵojn el la ŝtata "Dubai World" laŭ kiuj ĝi prokrastos repagon de sia ŝuldo. Antaŭe, aziaj merkatoj akre iris desupren.
 
Oranĝo-skandalo en Irano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Ekonomiko
 IRANO /  ISRAELO - 30-an de aprilo, 2009.

 
Timoj, ke la irana malpermeso de importaĵoj el sia ĉefa malamiko Israelo estis malobeita pro la vendo de oranĝoj el Jaffa (esperante Jafo) instigis enketon en Teherano, raportoj diras. Urbaj respondeculoj petis al la juĝistaro ekagi pro tio, ke la israela frukto estis supoze importita en skatoloj markitaj kiel ĉinaj, lokaj amaskomunikiloj raportas.
 
Donacontoj diskutas pri rekonstruo de Gazao Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Ekonomiko
PALESTINO - 2-an de marto, 2009.

Internaciaj donacontoj renkontiĝas en Egiptio, antaŭvideble por promesi miliardojn da dolaroj destinotaj al rekonstruo de la Gaza-Strio, post la israela ofensivo iom antaŭe ĉijare. Malfermante la konferencon en Ŝarm el-Ŝeiĥ ĉi-marde, la egipta prezidento Hosni Mubarak alvokis al kontribuontoj donaci larĝe, sed diris, ke helpo tamen ne kompensos la 1300 palestinajn vivojn perditajn dum la milito.
 
Irano lanĉas projektojn pri ekonomia disvolviĝo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Ekonomiko
IRANO - 12-an de decembro, 2008.

Svedio laŭdire provizos Iranon per la necesaj ekipaĵoj kiuj efike plibonigos la sekurecon de survojaj vojaĝoj. Ĉe sia alveno en Irano post kvintaga vizito al Svedio, la irana ministro pri Vojoj kaj Transportado Hamid Behbahani anoncis hieraŭ ĵaudon, ke Stokholmo kaj Teherano atingis interkonsenton kiu vidas la du landoj komuniki sian povoscion kaj translokigi ekipaĵojn cele al plibonigo de vojsekureco.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL