eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Ekonomiko
Grekio konfirmas ŝparplanon de 4,8 miliardoj da eŭroj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
GREKIO - 04-an de marto, 2010.
La registaro greka konfirmis merkredon, ke sia nova plano de konsumbridado devus permesi ŝparon de 4,8 miliardoj da eŭroj, anoncis la parolportisto de la registaro Giorgos Petalotis. Tiu lasta precizis, ke Grekio ne ekskludas bezoni de la helpo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) por provi realtigi la landon tuŝitan per la krizo mona.
 
Grekio trafita de tutlanda striko pri ŝparemecaj aranĝoj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
GREKIO - 10-an de februaro, 2010.

 
Laboristoj de la publika sektoro en Grekio lanĉis tutlandan strikon proteste kontraŭ registaraj aranĝoj kiuj celas pritrakti la landan grandegan buĝetan deficiton. Flugoj estas blokitaj, multaj lernejoj restas fermitaj, kaj hospitaloj funkciigas krizonuran servon. La registaro volas tranĉi pagojn, redukti pensiojn kaj revizii la impostosistemon.
 
British Airways kaj Iberia kunfandiĝas Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
BRITIO / HISPANIO - 13-an de novembro, 2009.

 
La brita flugkompanio British Airways kaj la hispana Iberia subskribis interkonsenton por iĝi la tria plej granda flugkompanio en Eŭropo malantaŭ Air France-KLM kaj Lufthansa. British Airways kaj Iberia aprobis tiun interkonsenton pri planata kunfandiĝo kiu kreos eŭropan aviadan giganton, la flugkompanioj diris en komunikaĵo.
 
McDonald's forlasas Islandon pro ekonomia krizo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
ISLANDO - 27-an de oktobro, 2009.

Mcdonald's ĉesigos sian komercan agadon en Islando, ĉar la financa krizo igis la funkciadon de la franĉizo en restoracioj tro altekosta en la lando. La giganta firmao de rapida manĝado diris, ke siaj tri restoracioj en la lando fermiĝos, kaj, ke ĝi ne havas intencon reveni.
 
"Pollando ne volas eŭron" diras la prezidento Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
POLLANDO - 25-an de majo, 2009.

La pola prezidento reasertas, ke li ne volas adopti la eŭron. Lech Kaczyński, en Varsovio, diris al parlamento ke, en la aktuala klimato, ŝanĝi al la ununura valuto malutilus al la nacia ekonomio. La tre konata eŭroskeptikulo diris, ke la registara intenco adopti la eŭron en 2012 devos esti prokrastita.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 7