Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Alianculoj de Uribe venkas en balotado |
|
|
| Sudameriko - Politiko |
![]() KOLOMBIO - 15-an de marto, 2010.La ĝis nun reganta partio de Kolombio kaj siaj alianculoj gajnis plimulton en kongresaj balotadoj. La tielnomata "Partio U", kerna subtenanto de Alvaro Uribe, la prezidento kaj ties alianculo Konservativoj, certas pri venko de plejmulto de seĝoj en ambaŭaj ĉambroj de la parlamento : la supera kaj malsupera, laŭ partaj kalkuloj tiun lundon. La Partio U gajnis 27 seĝojn en la 102-seĝa senato, dum la Konservativa Partio gajnis 24, laŭ komencaj rezultoj de balotadaj oficialuloj. Preparaj kalkuloj publikigitaj en la retejo de la balotada agentejo montris, ke la Partio U kaj la Konservativa Partio kune ankaŭ gajnis la plejmulton de voĉdonoj por la 166-seĝa malsupera ĉambro de parlamento, konata kiel la Domo de Reprezentantoj.La opozicia Liberala Partio gajnis 18 senatajn seĝojn. La kongresa balotado, kiu okazis hieraŭ dimanĉon, estas konsiderata kernan barometron de kiel Kolombianoj voĉdonos en la prezidenta konkurso okazonta je la 30-a de majo ĉi-jare. Dum du mandatoj en sia posteno, Alvaro Uribe ebligis pliboniĝon de la landa ekonomio, kiu atingis la plej bonajn rezultojn en 30 jaroj. Kune kun lia subpremo de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (Farc), tio ĉi ebligis al li alproksimiĝi la 70 % da populareco. Sed tribunala decido lastan monaton malpermesis al li kandidatiĝi por tria sinsekva mandato kiel prezidento kaj lia nuna prezidenteco finiĝos en aŭgusto. Malgraŭ la vasta populareco de Uribe, ambaŭ ĉambroj de la nacia kongreso estis nekapablaj malasociiĝi kun skandaloj : 12 leĝdonantoj favoraj al Uribe estis kondamnitaj pro akuzoj ligitaj al estigo de dekstrismaj miliciaj mortotaĉmentoj, dum almenaŭ aliaj 80 leĝdonantoj estas prienketataj por kvazaŭaj ligoj al miliciaj grupoj.Sekureco estis streĉa dum la voĉdonado, kun ĉ. 150 000 militistoj kaj policistoj deplojitaj trans Kolombio, por sekurigi kelkajn 77 000 voĉdonejoj. Kelkaj fremdaj observantoj raportas, ke vidiĝis miliciaj grupoj kiuj provis timigi la popolon dum la balotada tago. Raportoj sugestas, ke milicioj devigis la loĝantaron, precipe en kamparaj areoj, voĉdoni por tiu aŭ alia kandidato de ili subtenata. "Ni ne forgesu, ke multaj miliciaj grupoj provas eenlasi kandidatojn en la Kongreson", rakontas fremdlanda ĵurnalisto. Ĉirkaŭ 29,8 milionoj da Kolombianoj estis registritaj por iri voĉdoni kaj elekti el 2539 kandidatoj tiujn kiu trovos seĝon el la 268-membra nacia Kongreso. |





KOLOMBIO - 15-an de marto, 2010.
La Partio U gajnis 27 seĝojn en la 102-seĝa senato, dum la Konservativa Partio gajnis 24, laŭ komencaj rezultoj de balotadaj oficialuloj. Preparaj kalkuloj publikigitaj en la retejo de la balotada agentejo montris, ke la Partio U kaj la Konservativa Partio kune ankaŭ gajnis la plejmulton de voĉdonoj por la 166-seĝa malsupera ĉambro de parlamento, konata kiel la Domo de Reprezentantoj.
mortotaĉmentoj, dum almenaŭ aliaj 80 leĝdonantoj estas prienketataj por kvazaŭaj ligoj al miliciaj grupoj.