eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Natura medio
Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio
TANZANIO - 05-an de novembro, 2009.
La neĝoj ĉe la pinto de la Monto Kilimanĝaro, la plej alta pinto de Afriko, estas kuntiriĝantaj rapide kaj povus malaperi entute post 20 jaroj, plejverŝajne pro la tutmonda varmiĝo, usona studo eldonita lundon diras. La glacikovraĵo sur la Monto Kilimanĝaro en 1912 estis 85 procentoj pli granda ol en 2007, kaj ekde 2000 la nuna glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 procentoj.
 
Suda afriko sub inundakvoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio
LANDOJ EN SUDA AFRIKO - 07-an de aprilo, 2009.

Vastaj regionoj de suda Afriko estas frapataj de la plej malbonaj inundoj en 50 jaroj, diras la Internacia Ruĝa Kruco. Kun pli da 100 loĝantoj mortintaj, tuta regiono etentiĝanta sur 1500 km, de Namibio en la okcidento al Mozambiko en la oriento alfrontas altiĝantajn akvojn de pluraj riveroj. La Ruĝa Kruco diras, ke ĝi nur povis atingi malgrandan parton de la pli ol duonmiliono da loĝantoj kiuj jam estis trafitaj.
 
Praarbaro eltrovita dank'al Google Earth Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio
MOZAMBIKO - 12-an de januaro, 2009.

En la 21-a jarcento, la laboro kaj vivo de esploristoj eble estos pli facilaj dank' al Google Earth. Dum ili provis difini la limojn de rezervejo por protekto de la naturo en Mozambiko pere de la fama softvaro kiu mapas la teron per satelitaj fotoj, biologoj de la Brita Reĝa Botanika Ĝardeno de Kew (sude de Londono) en 2005 eltrovis nekonatan zonon, kiu aperis pli verde ol la ceteraj ĉirkaŭantaj zonoj … La esploristoj tiam akiris pli bonkvalitajn bildojn, por precize scii kio estas tiu verda regiono.
 
Satelita fotilo kontrolos afrikajn pluvarbarojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio

KONGO KINŜASA - 18-an de junio, 2008.

Projekto uzi plejlastan fotilon sur satelito por kontroli senarbigajn nivelojn de la Konga baseno en Afriko ĵus estis publikigita. La altkvalita kaj precizega RALCam3 fotilo, realigita de britaj sciencistoj, donos la unuan detalan vidon de la loka indico de arbarperdo. La projekto estas parto de la "Congo Basin Forest Fund" (Fonduso de la Arbaro en Konga Baseno), komuna iniciato de brita kaj norvega registaroj kiu kostos 136 milionojn da eŭroj.

 
Balenoj grundas pro nekonata kialo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio

MADAGASKARO - 9-an de junio, 2008.

Savmisio ekiras al Madagaskaro por savi pli ol 100 balenoj kaptitaj en golfeto en la nordo de la insulo. Proksimume 30 balenoj jam mortis kaj fakuloj flugalvenas el la tuta mondo. La loko de tiu okazaĵo situas apud alia loko kie ExxonMobil faras sismajn serĉojn, sed la petrolkompanio neas ian ajn ligon.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 2