Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Mallonge
Mallonge el Eŭropo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo
BRITIO ( SKOTLANDO) - 06-an de majo, 2011.

Skotlando : ĉu unua paŝo al sendependeco ?

La Skota Nacia Partia (SNP) gajnis absolutan plimulton de seĝoj en la skota Parlamento (65 seĝoj el entute 129). La eksiĝinta ĉefministro kaj SNPa gvidanto Alex Salmond, promesis eĉ antaŭ la anonco de rezultoj referendumon pri sendependeco de Skotlando okazigota ene de kvar jaroj.
 
Mallonge el Eŭropo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Mallonge
EŬROPO - 11-an de oktobro, 2010.

HUNGARIO

Aŭtoritatoj en Hungario evakuis 800 loĝantojn el Kolontar lastan sabaton, dum dua ondo de toksa ŝlimo minacis inundi la vilaĝon. Fendetoj aperis en akvorezervujo de aluminio Loĝantoj ricevis ordonon evakui ĉe tagiĝo kaj prenis aŭtobusojn al Ajka, la plej proksima grava urbo. Aŭtoritatoj avertis loĝantojn en la apuda vilaĝo Devecser, ke ili restu pretaj esti formovitaj se necese.
 
Mallonge el Rusio... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Mallonge
RUSIO - 08-an de decembro, 2009.

En Bruselo okazis la kunsido de la Konsilio "Rusio—NATO", kie estis aprobita la plano de la kunlaborado en 2010. Ĉi tio estis la unua kunsido de la konsilio post la milito de aŭgusto 2008 en Sud-Osetio, kiam ĉiaj rilatoj inter Rusio kaj NATO estis interrompitaj.

 
Prezidento sensurprize reelektita en Azerbajĝano Retpoŝtadreso
Eŭropo - Mallonge

AZERBAJĜANO - 16-an de oktobro, 2008.

La prezidento de Azerbajĝano deklaris sian venkon en la prezidentelekto de tiu centrazia nacio. Ilham Alijev ricevis proksimume 90 procentojn de la voĉdonoj kalkulitaj, la ŝtata komisiono pri balotadoj diris. La komisiono ankaŭ diris, ke la nombro de balotintoj estis alta, kun 77 procentoj malgraŭ bojkoto de la opozicio kiu asertis, ke la balotado estis kontraŭleĝa.
 
En Eŭropo mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Mallonge

HISPANIO - 8-an de aprilo, 2008.

Prostituotrafiko malkovrita.

Hispanio detruas Rusan "seksringon", la Hispana polico asertas. La policanoj efektive frakasis gravan Rusan prostituadan ringon, arestis 76 homojn kaj detenas 400 virinojn suspektatajn pri kontraŭleĝa loĝado en Hispanio. La krimuloj baziĝis en la Katalunaj urboj Lleida kaj Girona en la nordoriento de la lando, kaj Almeria kaj Granada en la sudo. Rusa-hispanaj paroj, geedziĝintaj aŭ simple kunvivantaj, okupiĝis pri seksoŝakrado, la polico diras. Kontraŭleĝaj monsendaĵoj al Rusio rezultante de tiuj trafikoj eble totalas pli ol 2 milionoj da eŭroj. La polica operaco estis lanĉita en novembro 2006. La prostituitinoj loĝis en malvastaj apartamentoj. La pagoj por ĉiu viktimo de seksoŝakrado estis laŭdire farita per pago de malpli ol 3000 eŭroj ĉiu, por eviti, ke la fiskaj aŭtoritatoj malkovru la trafikon.

BULGARIO - 8-an de aprilo, 2008.

Fama aŭtoro mortpafita.

Tre konata Bulgara aŭtoro de libroj pri mafiismo estas mortpafita en la ĉefurbo Sofio. Georgi Stoev, 35-jaraĝa, eksa korpogardisto, estis trafita rekte en la kapo kiam li eliris el hotelo, kaj li poste mortis pro liaj vundoj. La pafado okazis nur kelkajn horojn post kiam Borislav Georgiev, la estro de energia firmao kiu tenas la Kozlodui atomenergian elektrocentralon, ankaŭ estis mortpafita en Sofio. La EU petis al la Bulgara registaro pli peni por pritrakti mafiismon kaj korupton. La EU jam glaciigis siajn infrastrukturajn subvenciojn por Bulgario. La EU trudis al tiu lando kaj la najbarlando Rumanio specialan kontrolplanon pri korupto, kiam ili aliĝis al la EU en januaro 2007. Sro Stoev eldonis serion da libroj pri la rolo de la Bulgara mafio post la disfalo de komunismo en 1989. Li estis frapita de unu kuglo kaj transportita al hospitalo por urĝa operacio sed kuracistoj ne povis savi lian vivon.

FRANCIO - 8-an de aprilo, 2008.

Profano de Islama tombejo.

La polico arestis kvar homojn rilate al la profano de proksimume 150 Islamaj tomboj en granda tombejo de la Unua Mondmilito lastan semajnfinon. La prezidento Nicolas Sarkozy forte kondamnis la profanon kaj mendis enketon. Porka kapo estis lokigita sur tombon en la tombejo, kie troviĝas la tomboj de dekmiloj da Islamanoj, plejparte el la tiamaj Francaj kolonioj en Afriko. Antaŭ unu jaro, grupo da novnazioj skribis svastikojn sur 50 Islamajn tombojn en tiu sama tombejo, la plej granda de la Unua Mondmilito en Francio. En la lasta okazaĵo, insultaj sloganoj al Islamo kaj la Franca ministrino pri Justico, Rachida Dati, kiu estas de Nordafrika deveno, estis skribitaj sur la tombojn. Proksimume 78 000 homoj devenantaj el la Francaj kolonioj, inter kiuj multaj Islamanoj de Norda Afriko, mortis en la milito.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL