eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Kulturo
Israelo malhelpas kulturan eventon en Jerusalemo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
ISRAELO - 21-an de marto, 2009.

La israela polico malhelpis Palestinanojn en la okupata Orienta Jerusalemo okazigi eventojn kiuj devis marki la urban titolon kiel "ĉefurbon de araba kulturo" por 2009. Proksimume 20 Palestinanoj estis detenataj en kaj apud Orienta Jerusalemo tiun sabaton, sed ne estis raportoj pri perforto, Ŝmulik Ben-Ruby, polica proparolanto, diris.
 
Iraka Nacia Muzeo oficiale remalfermiĝas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
IRAKO - 24-an de februaro, 2009.

La Iraka Nacia Muzeo remalfermiĝis preskaŭ ses jarojn post kiam ĝi estis prirabita kaj severe damaĝita sekve de la invado fare de Usono en 2003. Miloj da antikvaĵoj estis ŝtelitaj tiutempe, kaj nur proksimume kvarono jam estas rehavigita al si. La fortoj de la koalicio tiam ricevis neniun ordonon por enmiksiĝi kaj malhelpi la rabadon, kaj ne intervenis kiam partoj de la iraka netaksebla heredaĵo estis prirabita.
 
Antikva Persepolo premiita de UNESKO Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
IRANO - 17-an de decembro, 2008.

Estas atendate, ke UNESKO prezentos sian ateston pri monda heredaĵo al la antikva urbo Persepolo en la suda irana provinco de Fars. La Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO) premios per tiu atesto Iranon dum ceremonio kiu reliefigos la landajn penojn por sekurigi la antikvan ejon.
 
Cenzurita irana kinorevuo denove aperas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
IRANO - 8-an de decembro, 2008.

Iranaj aŭtoritatoj nuligis malpermeson por kinorevuo kiu ricevis ordonon halti eldonon en marto pro presado de "dekadencaj kaj koruptaj" artikoloj pri fremdaj filmosteluloj, la Fars novaĵagentejo priraportis lastsemajne. La Teherana publika tribunalo nuligis la malpermeson de "Donya-ye Tasvir" (Mondo de la Bildo), Fars anoncis.
 
Inaŭguriĝas miriga Muzeo pri Islama Arto Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
KATARO - 23-an de novembro, 2008.

La tutmonda plej granda kolekto de Islama arto malfermiĝas al publiko en la malgranda mezorienta ŝtato Kataro. La Muzeo pri Islama Arto, kiu kostis 300 milionojn da usonaj dolaroj, estis inaŭgurita hieraŭ sabaton en Dohao, la ĉefurbo de Kataro, antaŭ Ŝejko Hamad bin Ĥalifa al-Thani, la Emiro de Kataro, kaj 1000 eminentuloj el la tuta mondo. Ieoh Ming Pei, la 91-jaraĝa arkitekto de la muzeo kaj kreinto de la fama Piramido de la muzeo Louvre en Parizo, diris al la spektantaro : "Mi estas nur arkitekto, sed ĉi tiu konstruaĵo estas tre speciala por mi. Ĝi helpis min lerni pri alia mondo, alia religio kaj alia kulturo."
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 3