Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon |
|
|
| Sudameriko - Socio |
![]() ARGENTINO - 15-an de julio, 2010.Argentino fariĝas la unua lando en Latinameriko kiu laŭleĝigas samseksan edziĝon post kiam la Senato voĉdonis favore al tiu leĝpropono. La nacia Ĉambro de Deputitoj jam antaŭe aprobis la leĝon. La voĉdono en la Senato, kiu legitimis la leĝproponon de nur ses voĉdonoj, okazis post 14 horoj de foje pasia debato.
La leĝo, kiu ankaŭ permesas al samseksaj paroj adopti, kunsidis kun furioza kontraŭstaro de la Katolika Eklezio kaj aliaj religiaj grupoj. La leĝo, subtenata de la prezidentino Cristina Fernández kaj sia maldekstracentra registaro, pasis kun 33 voĉdonoj kontraŭ 27 kaj tri sindetenoj. Ekster la Kongreso, kie la debato daŭris en la fruaj horoj de la tago, subtenantoj kaj oponantoj de la leĝo okazigis rivalajn manifestaciojn. "Preskaŭ ĉiuj politikaj kaj sociaj personaĵoj eldiris sian opinion favore al geedziĝa egaleco," diris Maria Rachid, prezidantino de la Argentina Federacio de Lesbaninoj, Gejoj, Ambaŭseksemuloj kaj Transseksuloj. "Kaj ni esperas, ke la Senato reflektas ĉi tion kaj, ke Argentino, ekde hodiaŭ, estos lando pli ĝusta por ĉiuj familioj," ŝi aldonis al la Associated Press. Ines Frank, membro de grupo nomata "Argentinaj Familioj", diris, ke la kontraŭstaro ne estas diskriminacio "ĉar la esenco de familio estas inter du personoj de du malsamaj seksoj". Estas kelkaj gejaj edziĝoj lastatempe en Argentino, el kiuj kelkaj estis nuligitaj de la Supera Kortumo, estigante sekve laŭleĝan polemikon. Civilaj partnerecoj inter personoj de sama sekso estas laŭleĝa en la ĉefurbo Bonaero kaj en iuj aliaj provincoj sed ĝis nun ne estis leĝo por reguligi ĝin ĉe landolarĝa nivelo. La argentina ĉefurbo estas ĝenerale konsiderata kiel la plej geja-amika urbo en Latinameriko. Bonaero estis la unua Latinamerika urbo kiu laŭleĝigis samseksajn pariĝojn. Samseksaj civilaj partnerecoj ankaŭ estas laŭleĝaj en Urugvajo kaj kelkaj ŝtatoj en Brazilo kaj Meksiko, dum geja edziĝo estas laŭleĝa en Meksikurbo. |





ARGENTINO - 15-an de julio, 2010.
Ekster