Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...
Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.
La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
“Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.
La 8-an de decembro 2009 la aborigena trajbo loĝanta en la insula ŝtato Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams (1796-1839). Li envenis al la insulo Erromango en novembro 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj.
La aŭstraliaĉefministro KevinRuddpardonpetis allacentmiloj dahomoj,britajenmigrintoj,kiujestisfitraktitaj aŭneglektitaj kiam ili estis infanoj.SroRudddiris, ke liestas "profunde" ĉagrenita proladolorokaŭzita allainfanojkajiliaj familioj.Liesperas, kelanaciapardonpetohelpos "kuraci ladoloron" kajestos turnopunktoenaŭstraliahistorio. Kelkaj 500 000 "forgesitajAŭstralianoj" estisfitraktitaj aŭneglektitajenorfejojkajinfanhejmojde1930al1970.
Palaŭo estas kreonta la tutmondan unuan "ŝarkorifuĝejon", kiu malpermesos ĉian komercan ŝarkokaptadon en siaj maroj. La prezidento de la eta Pacifika respubliko, Johnson Toribiong, anoncis la malpermeson dum vendreda seanco de la UN-Ĝenerala Asembleo. Dum duono de la mondaj oceanaj ŝarkoj estas minacataj de malapero, ekologiistoj rigardas la decidon kiel "ludoŝanĝon".
Grandega parto de la aŭstralia orienta marbordo, inter alie la plej granda urbo Sidnejo, estas vualita de ruĝa polvo alblovinta de la dezerto fora. Videbleco en Sidnejo estis tiom malbona, ke flugoj estis deturnitaj kaj la trafiko de pramŝipoj en la haveno interrompita. Gravaj monumentoj kiel la Operejo estis ne plu videblaj, kaj multaj loĝantoj devis eliri kun maskoj.