|
Azio -
Politiko
|
  ĈINIO (  TIBETO) - 19-an de majo, 2011.
La " pordo estas malfermita" por reveno de la dalailamao, asertas Padma Choling, la de Pekino nomita prezidanto de la aŭtonoma regiono Tibeto. " Se li deziras reveni, la pordo al Ĉinio estas ĉiam malfermita", deklaris ĵaŭdon, S-ro Choling, liverante la unuan komenton de tiel alta respondeculo ekde kiam la dalailamao anoncis sian rezignon de politika rolo kaj estro de Tibetanoj en ekzilo, sed konservas sian rolon de spirita gvidanto.
|
|
|
Azio -
Politiko
|
  BARATO /  TIBETO - 10-an de marto, 2011.
La Dalai-Lamao anoncis tiun ĵaŭdon, ke li antaŭvidas rezigni sian funkcion de tibeta ĉefo en ekzilo, estimante, ke la tempo venis por lasi sian lokon al nova estro "libere elektita". " Mia deziro transdoni la povon havas nenian ligon kun ia volo rezigni pri respondecoj", deklaris la Dalai-Lamao dum parolado en Dharamsala, en la nordo de Barato, kie vivas la ekzilitaj Tibetanoj. " Tion mi faru por la bono de Tibetanoj. Mi ne sentas min malkuraĝigita", li aldonis.
|
|
Azio -
Politiko
|
  ĈINIO - 15-an de oktobro, 2010.
Gvidantoj de Ĉinio renkontiĝas malantaŭ fermitaj pordoj en la ĉefurbo Pekino tiun vendredon, dum la reganta Komunista Partio preparas diskutojn pri ekonomia planado, planoj pri heredo de la povo kaj la amplekso de ajnaj politikaj reformoj. La Komunista Partio de Ĉinio malfermis sian ĉiujaran renkontiĝon hodiaŭ por diskuti la nacian kvin-jaran planon. Oni konjektas, ke politika reformo povus esti en la tagordo de la sinkaŝema renkontiĝo.
|
|
Azio -
Politiko
|
  ĈINIO - 12-an de oktobro, 2010.
La edzino de la enkarcerigita ĉina disidento Liu Xiaobo diris tiun mardon, ke li petis al ŝi iri al Norvegio nome de li, por ricevi la Nobel-Premion pri Paco, sed agnoskis, ke tio estos "komplika". La Premio de Liu estis anoncita vendredon, kaj tiu ĉi anonco furiozigis la registaron de Ĉinio, kiu konsideras la batalon de Liu por demokrataj reformoj en Ĉinio kiel ŝtatsubfosado kaj protestis kontraŭ la decido de la norvega ĵurintaro.
|
|
Azio -
Politiko
|
  ĈINIO - 11-an de oktobro, 2010.
Jen letero ricevita el ĉina leganto kiel reago pri la Nobel-Premio pri Paco. Ĉiu juĝu laŭ sia opinio...
Nobel-Komitato,
Estas surprize, ke vi atribuis ĉi-jaran Nobel-premion pri Paco al la tiel nomata ĉina disidento Liu Xiaobo. Kia homo estas li? Li estas krimulo, kondamnita de la ĉina justico. Dum la evento, okazinta sur la placo Tian’anmen inter printempo kaj somero de la jaro 1989, li, reveninta el fremda lando, energie agitis studentojn kontraŭ la leĝa registaro de Ĉinio kaj intencis konduki Ĉinion al longtempa tumulto.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |