eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Mallonge
Mallonge el Nordameriko... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Mallonge
USONO - 31-an de oktobro, 2009.

Usono intencas ĉesigi la 22-jaran vojaĝmalpermeson por fremduloj infektataj de la Aidoso-viruso, la prezidento Barack Obama anoncis, klarigante, ke tiu ĉi decido reprezentas paŝon antaŭen kiu metos finon al la honto pri tiu malsano. Ni gvidas la mondon kiam temas pri helpo kontraŭ la pandemio de Aidoso - tamen ni estas unu el la dekduo da landoj kiuj ankoraŭ malpermesas al homoj infektataj de HIV eniri nian propran landon, li diris.
 
Post 15 jaroj de strebado, fama kuba kuracistino, foriris el Kubo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Mallonge

KUBO - 15-an de junio, 2009.

Doktorino Hilda Molina, fama kuracistino kaj iama fervora sekvantino de la  kuba revoluciulo Fidel Castro, finfine, post dek kvin jaroj de strebado sukcesis ricevi permeson por foriri el la insulo. Ŝi nun vojaĝis al Bonaero, en Argentino, kie loĝas ŝia filo, bofratino kaj nepo kaj eĉ la 90-a jara patrino, momente enhospitaligita pro malsano.
 
Kuba gvidanto akcelas reformojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Mallonge

KUBO - 12-an de aprilo, 2008.

Antaŭ nelonge anoncitaj agrikulturaj reformoj en Kubo povus esti la ekkomenco por pliaj ŝanĝoj, diras la ŝtata ĵurnalo. La oficiala ĵurnalo "Granma" ankaŭ bonvenigas la forigon de restriktoj en kelkaj sektoroj de la ekonomio. De nun estos pli facile por ŝtataj laboristoj posedi sian propran hejmon kaj transdoni ĝin al siaj infanoj. Salajraj limigoj estos ankaŭ forigitaj por permesi pli da laborinstigo.

 
En Usono, mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Mallonge

USONO - 11-an de aprilo, 2008.

George Bush blokos la retiron de soldatoj el Irako.

La Usona prezidento George W. Bush diras, ke li blokos la retiron de la Usonaj soldatoj de Irako, kiel petite de la Usona pinta generalo en la lando. En komunikaĵo, la prezidento diris, ke la "redukto" de la nombro de trupoj daŭros ĝis julio laŭplane, kaj tamen la militistaro devos havi tempon por taksi la sekvontan paŝon. Sro Bush ankaŭ diris, ke "grava strategia ŝanĝo" okazis en Irako. Laŭ li la pasintaj 15 monatoj vidis militistan kaj politikan progreson, kaj li aldonis "hodiaŭ ni havas la iniciaton". Sro Bush ankaŭ diris, ke li tranĉos deĵorvicojn en Irako kaj Afganio de 15 al 12 monatoj, efikigante tiun mezuron ekde la 1-a de aŭgusto, kaj ke anoj de la armitaj fortoj havos rajton je unu jaro ĉe si por ĉiu jaro da servo eksterlande.

Teksasa sekta templo estis seksa templo.

Enketistoj traserĉantaj la templon de poligamisma sekto en Teksaso trovis liton uzita de viroj por seksumi kun iliaj subaĝaj "edzinoj", laŭ rivelo de tribunalo. Fraŭlinoj ne pli ol 13-jaraĝaj estis "spirite edzinigitaj" al pli malnovaj edzoj en la sekto, enketistoj diris. Pli ol 400 infanoj kaj 130 virinoj estas forigitaj de la konstruaĵaro ekde la 3-a de aprilo. La sektaj advokatoj provis limigi la serĉojn sed konsentis pri tio, ke la arĥivoj de la templo estu ekzamenataj sub kontrolado. Reprezentanto de la sekto devos kontroli, ke la veterinaraj dokumentoj, komputilaj dosieroj kaj familiaj Biblioj ne estu uzataj kiel indicoj por laŭleĝaj aŭ religiaj kialoj.

La konstruaĵaro apartenas al la "Fundamentalist Church of Jesus Christ of Latter Day Saints" (FLDS), eksaliĝinta filio de Mormonismo. La vasta ranĉo troviĝas proksimume 160 mejlojn (260 km) nordokcidente de la Teksasa urbo San Antonio kaj entenas grandajn loĝejojn, kuracan servon kaj templon. La sekta profeto estas Warren Jeffs, sinkonfesita poligamo kiu estis enprizonigita en Utaho pasintjare pro tio, ke li estis kunkrimulo en seksperforto de 14-jaraĝa fraŭlino kiu geedziĝis ŝian kuzon.

 
Malsata tumultantaro atakas prezidentan palacon Retpoŝtadreso
Nordameriko - Mallonge

HAITIO - 10-an de aprilo, 2008.

Amasoj de manifestaciantoj en Haitio provis enŝtormiĝi en la palaco de la prezidento, en la ĉefurbo Port-au-Prince, dum protestoj pri manĝaĵoprezoj plu daŭras. Atestantoj diras, ke la protestantoj uzis metalajn ujojn por provi disrompi desupre la pordegon de la palaco, antaŭ ol trupoj de la Unuiĝintaj Nacioj pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj larmigan gason por diserigi ilin.

 
Pli multe da artikoloj...
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 2