Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Sportoj kaj distraĵoj
SUDAFRIKO - 13-an de julio, 2010.

 
Povus esti iom troigite sugesti, kiel la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, faris, ke Sudafriko gastiganta la turniron de Monda Futbalpokalo estis "triumfo por homeco." Pli certe tio estis triumfo por Sudafriko mem, ĝenerale aklamita sekve de la dimanĉa finalo, pro tio, ke sukcese okazigis tiu lando la tutmondan sportan spektaklon malgraŭ sia perforteca pasinteco kaj siaj restantaj problemoj.


Tiuj kiuj havas metodojn por mezuri ĉi tian aferon diras, ke gastigo de la Monda Pokalo grave akcelas la landan feliĉo-indekson kaj nutras komunuman senton, kiu plifortigas la nacian ŝtofon. Tial, pli feliĉa, pli bone funkcianta Sudafriko estas sendube beno por homeco. La turniro estis grandioza ekspoziciejo por Sudafriko kiu ankoraŭ suferas malbonan internacian reputacion 16 jarojn post la falo de la naŭza rasapartisma reĝimo. La glateco de la organizado, la kvalito de la instalaĵoj kaj la bona etoso malpruvas la fifamon de Sudafriko kiel ĥaosa krimlando, turmentita de rasa batalado.

La turniro allogis la duan plej grandan ĉeeston en historio de la Monda Pokalo. Proksimume duonmiliono da fremdaj fervoruloj vojaĝis al la lando, tio estas bona pruvo de sudafrika gastamo. Ne estis perforto, kaj krimoj raportitaj dum la tutmonata turniro estis bagatelecaj, multe malpli perfortaj ol iuj atendis.

La nuna espero estas, ke Sudafriko sukcesos konstrui sur sia Mondpokala triumfo. "Tio, kion ni lernis dum la ses jaroj da preparo por la Monda Pokalo estas tio, ke se ni povas enfokusigi niajn mensojn, ni povas elradikigi malriĉecon kaj senlaborecon en ĉi tiu lando." Tamen, penoj per meti finon al malriĉeco en la lando kie senlaboreco atingas preskaŭ trionon de la loĝantaro estas pli malfacila kaj teda kaj malpli ŝika tasko ol prepari futbalan Mondpokalan spektaklon. Estas jam frivola diskuto pri tio, ĉu Sudafriko hodiaŭ kapablas gastigi la Olimpikojn.

Tio ja estas nova defio, kiun la landon povus alfronti baldaŭ. En la nuna tempo, tamen, Sudafriko havas pli premajn kaj urĝajn defiojn en la formo de senbrida malriĉeco, malsano, krimo kaj rasa streĉiteco al kiuj estus pli bone apliki la spiriton kiun la Monda Pokalo donis al la lando... Sudafrikanoj blindumitaj de Olimpikaj revoj prenu kelkajn profundajn enspirojn kaj eklabori...
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi