Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn |
|
|
| Afriko - Socio |
![]() NIĜERIO - 08-an de marto, 2010.Proksimume 500 homoj estis murditaj en semajnfina venĝa atako, sekve de interreligiaj bataloj proksime al la urbo de Jos en Niĝerio, oficialuloj anoncas. La cifero antaŭe estis taksita je 100 sed estas ĉiam malfacile konfirmi la ekzaktan nombron de viktimoj. Lokaj oficialuloj diris, ke dekduoj de arestoj estis faritaj. Ili diris, ke tri plejparte kristanaj vilaĝoj proksime al Jos estis atakitaj de homoj kun maĉetoj. Estas longa historio de loka streĉiteco inter islamanoj kaj kristanoj. La atakoj okazis kiel venĝo post la mortigo de pluraj centoj de loĝantoj ĉirkaŭ Jos en januaro. Kvankam oni ofte diras, ke tiaj bataloj venas de malfacilaj religiaj rilatoj, fremdaj korespondantoj diras, ke malriĉeco kaj aliro al resursoj kaj terenoj ofte restas ĉe la radiko de la perforto. La intertempa prezidento Goodluck Jonathan metis sekurecajn fortojn en forta atentigo por halti la fluon de armiloj al la areo. La agentejo AFP raportas, ke trupoj kaj militistaj veturiloj eniris la vilaĝojn, kiuj estas nun restas trankvilaj.Polica komisionestro Gregory Yenglong instigis loĝantojn "resti kvietaj kaj esti paciencaj, ĉar la registaro okupiĝas pri sekureco por protekti vivojn kaj nemoveblaĵojn en ĉi tiu regiono". Multaj el la mortintoj en vilaĝoj estas virinoj kaj infanoj. Kelkaj atestantoj diris, ke vilaĝanoj estis kaptitaj per fiŝkaptaj retoj kaj brutecaj kaptiloj kiam ili provis forfuĝi kaj estis tiam hakitaj ĝis morto. Kotaj kabanoj estis ankaŭ bruligitaj. La urbo Jos troviĝas inter la plejparte islama nordo de Niĝerio kaj ĝia plejparte kristana sudo. Analizistoj diras, ke la plej lasta atako ŝajnas esti venĝatenco pro la bataloj inter kristanoj kaj islamanoj en januaro, kiuj kaŭzis morton de almenaŭ 200 homoj kaj delokigis milojn de aliaj. Centoj de loĝantoj fuĝis for el Jos sekve de la batalado, la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco diras. |





NI
Kvankam oni ofte diras, ke tiaj bataloj venas de malfacilaj religiaj rilatoj, fremdaj korespondantoj diras, ke malriĉeco kaj aliro al resursoj kaj terenoj ofte restas ĉe la radiko de la perforto. La intertempa prezidento Goodluck Jonathan metis sekurecajn fortojn en forta atentigo por halti la fluon de armiloj al la areo. La agentejo AFP raportas, ke trupoj kaj militistaj veturiloj eniris la vilaĝojn, kiuj estas nun restas trankvilaj.