Serĉi en la retejo
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Nova frapkratero eltrovita en Afriko |
|
|
| Afriko - Sciencoj |
![]() DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO - 15-an de marto, 2010.Vastega detruo de arbaroj rivelis ion, kio povus esti giganta kratero en Centra Afriko, sciencistoj anoncas. La 36-46-km-larĝa spuro, identigita en la Demokratia Respubliko Kongo, povas esti unu el la plej grandaj tiaj strukturoj eltrovitaj en la lasta jardeko. Italaj esploristoj konsideris aliajn devenojn por la ringo, sed diris, ke ĉi tiuj estas neverŝajnaj. Ili prezentis siajn trovojn ĉe la lastatempa Luna kaj Planeda Scienca Konferenco en Teksaso, Usono. La preskaŭ perfekta ringa formo estas klare videbla en la persatelita bildo de "TerraMetrics Inc" reproduktita sur ĉi tiu paĝo.Nur proksimume 25 surteraj frapokrateroj havas tian kompareblan grandecon aŭ estas pli grandaj, laŭ la ret-bazita Earth Impact Database. Giovanni Monegato, de la Universitato de Padovo en Italio, diris, ke la kratero estis rivelita nur post kiam arboj estis elradikigitaj de la tuta areo dum la lasta jardeko. La rivero Unia fluas ĉirkaŭ la ringa strukturo, emfazante ĝian rondan formon. La centra parto de la ringa formo de Wembo-Nyama estas neregula kaj havas altecon de ĉ. 550 m. Tio ĉi estas proksimume 50-60 metrojn pli alta ol la depresio kie la rivero fluas. Kvankam tio ĉi povus ŝajni nelogika se oni pensas pri la kutima aspekto de frapkratero, fakuloj diras, ke tiaj frapkrateroj foje povas suprenlevi densajn rokojn. La ĉirkaŭaj rokoj poste povas erozi, lasante sorton de kupol-aspekta monteto. Al tiu supozata kratero mankas bone difinita ekstera spino, kvankam la teamo de la Universitato de Padovo asertas, ke tio ĉi povus esti klarigita pro la profunda erozio en ĉi tiu tropika klimato. Ili aldonas, ke la drenada skemo en la ringo estas tre simila al tiuj trovitaj en granda frapkrateroj en humidaj medioj. Sro Monegato diris, ke la teamo nun reiru al la regiono por efektivigi surlokajn studojn. Esploristoj ekzamenos rokojn en la ejo por trovi spurojn de ekfrapo ligita al elspacaj objektoj.Ĉi tiuj povus inkluzivi ekzemple "ŝokitan kvarcon", formon de la mineralo kiun oni trovas kie rokoj estis subite frapitaj de masiva forto. Ĝi estas trovita nur ĉe atomaj eksplodejoj kaj ĉe asteroidaj frapejoj. Trovi tian indicon estos kerna pruvo por konfirmi asteroidan devenon super aliaj procezoj kiu povus klarigi la ringan strukturon. La esploristoj sin demandis, ĉu vulkano povus estigi tian ringoformon. Sed Sro Monegato kaj liaj kolegoj diras, ke la geologio de la regiono - kune kun aliaj specifaĵoj de la ringa strukturo - ekskludas tiajn klarigojn. "Mi estas tre optimisma pri la eltrovo de frapkratera deveno por ĉi tiu ringo," Sro Monegato deklaris. Se tio ja estas strukturo devenanta el asteroida ekfrapo, la sciencistoj taksas, ke ĝi povis esti enprofundigita en la terkruston de elspaca roko ĉ. 2 km larĝa. Pli foraj studoj estos necesaj por precize determini la aĝon de la ringo, sed ĝi ŝajne datiĝas el la Ĵurasia Periodo. |





DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO - 15-an de marto, 2010.
Ili prezentis siajn trovojn ĉe la lastatempa Luna kaj Planeda Scienca Konferenco en Teksaso, Usono. La preskaŭ perfekta ringa formo estas klare videbla en la persatelita bildo de "TerraMetrics Inc" reproduktita sur ĉi tiu paĝo.
studojn. Esploristoj ekzamenos rokojn en la ejo por trovi spurojn de ekfrapo ligita al elspacaj objektoj.