|
Sudameriko -
Politiko
|
  EKVADORO - 02-an de oktobro, 2010.
Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro, revenis al sia oficejo unu tagon post kiam trupoj savis lin el hospitalo, kie li estis kaptita de policaj oficiroj kiuj protestis pri projekto fortranĉi iliajn avantaĝojn. La ĉefurbo de Ekvadoro, Kito, estis paca vendredon post tago de agitado kiu kulminis en pafadoj ekster la hospitalo, sed Ricardo Patino, la ministro pri Eksterlandaj Aferoj, avertis, ke la situacio ne ankoraŭ estis sub totala kontrolo.
|
|
|
Sudameriko -
Politiko
|
  KOLOMBIO - 15-an de marto, 2010.
La ĝis nun reganta partio de Kolombio kaj siaj alianculoj gajnis plimulton en kongresaj balotadoj. La tielnomata "Partio U", kerna subtenanto de Alvaro Uribe, la prezidento kaj ties alianculo Konservativoj, certas pri venko de plejmulto de seĝoj en ambaŭaj ĉambroj de la parlamento : la supera kaj malsupera, laŭ partaj kalkuloj tiun lundon.
|
|
Sudameriko -
Politiko
|
  ĈILIO - 12-an de marto, 2010.
Sebastián Piñera estis enoficigita kiel prezidento de Ĉilio, kelkajn minutojn post kiam la lando estis frapita de la plej granda posttertremo ekde la lastmonata ruiniga tertremo. La tremo de intenseco 6,9 okazis en la regiono de O'Higgins, 140 km sude de la urbo Valparaíso, kie la enoficiĝa ceremonio ankaŭ okazis. La kongresa konstruaĵo estis evakuita tuj poste. Alprenante sian novan postenon, Sro Piñera diris: " Nun estas tempo eklabori."
|
|
Sudameriko -
Politiko
|
  ARGENTINO - 23-an de februaro, 2010.
Tiun ĉi lundon ricevis Argentino la subtenon de latinamerikaj kaj karibiaj landoj en ĝia disputo kun Britio, kaŭzita de la malfermo de brita petrolborado en la insularo de Falklandoj, brita posedaĵo ekde 1833 sed ekde tiam ĉiam pretendita de Argentino. La pintokunveno estas nomata "pintokunveno pri unueco".
|
|
Sudameriko -
Politiko
|
  KOSTARIKO - 15-an de februaro, 2010.
Kostarikanoj antaŭ kelkaj tagoj elektis sian unuan virinan prezidenton, Laura Chinchilla, kandidatinon de la reganta partio, per 47 procentoj de la voĉdonoj. Chinchilla deklaris sian venkon frue lundon 08-an de februaro, ŝi tiam jam ricevis super necesatajn 40 procentojn por eviti eliminan balotadon.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |