eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Natura medio
Klimata ŝanĝiĝo trafas araban mondon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Natura medio
ARABAJ LANDOJ - 27-an de novembro, 2009.

Klimata ŝanĝiĝo verŝajne frapos la parte senakvan araban mondon pli severe ol multajn aliajn partojn de la terglobo, kaj minacas tranĉi agrikulturan produktadon en la regiono, respondeculoj de la UN kaj Araba Ligo diris. Arabaj registaroj montris konscion pri la afero, sed devas kunlabori por plibonigi esplorojn kaj politikojn cele al protektado de senŝirmaj grupoj, inter kiuj estas virinoj, kiuj povus porti la ŝarĝon de adaptiĝo al akva nesufiĉeco, ili diris.
 
Jemeno en urĝa situacio pro inundegoj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Natura medio

JEMENO - 28-an de oktobro, 2008.

Proksimume 100 homoj mortis aŭ malaperis en Jemeno post severa inundiĝo kiun kaŭzis torenta pluvo sur vastaj areoj de la lando en la lastaj tagoj, ŝtatoficisto diras. Televidaj bildoj montris supervivintojn kiuj provis atentigi sav-helikopterojn en la provincoj de Hadramut kaj Mahra kiu suferis 30 horojn da pluvego.
 
Tertremo en suda Irano Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Natura medio

IRANO - 11-an de septembro, 2008.

Almenaŭ sep homoj mortis kaj 45 vundiĝis pro tertremo de forteco 6.1 en suda Irano, ŝtataj amaskomunikiloj raportis. La tertremo okazis merkredon posttagmeze apud la urbo Bandar Abbas en la provinco Hormuzgan, hejmo de unu el la iranaj plej gravaj petrolrafinejoj.
 
Irakaj marĉoj baldaŭ en listo de Monda Heredaĵo ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Natura medio

IRAKO - 6-an de septembro, 2008.

La Unuiĝintaj Nacioj ĵus lanĉis iniciaton por ke la marĉoj de suda Irako enlistiĝu kiel Monda Heredaĵo. La antikvaj malsekejoj, kiuj laŭ iuj estas la ejo de la Edena Ĝardeno, estis elĉerpitaj kaj preskaŭ detruitaj de la registaro de Saddam Hussein.