La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.
Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...
Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.
La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
“Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.
La meksika telekomunikada giganto Carlos Slim alvenas ĉe la kapo de la listo de miliarduloj en la revuo Forbes - la unua fojo ekde 1994 kiam Usonano ne estas je la unua loko. La riĉaĵo de Sro Slim altiĝis de 18,5 miliardoj da usonaj dolaroj lastjare al 53,5 miliardoj da dolaroj.
Sciencistoj anoncas, ke ili identigis la fosiligitajn restaĵojn de granda serpento, kiu manĝis dinosaŭrajn ovojn. La 67-milionjara skeleto estis trovita en dinosaŭra nesto. La studo, eldonita en la revuo "Plos Biology", montras la unuan rektan indicon de nutrokonduto de fosilia primitiva serpento.
Eminenta Islama klerulo de pakistana deveno, Muhammad Tahir-ul-Qadri, kondamnis la teroristojn, kaj konsideras, ke ili estas malamikoj de Islamo, en fatvo (jura opinio donita de specialisto de Islama leĝo) ĵus publikigita en Londono. Li emfazas, ke terorismaj agoj faritaj en la nomo de Islamo havas neniun pravigon, kaj li precipe kondamnas la murdajn provojn de Al-Kaida, en ĉi tiu fatvo longa je 600 paĝoj prezentita dum gazetara konferenco en Londono, en ĉeesto precipe de deputitoj kaj reprezentantoj de bonfaraj asocioj.
Astrofizikistoj ekvidis, kiel stelo “manĝadas” la propran planedon. La artikolo aperis in Nature. La scientistoj ekinteresiĝis pri sistemo WASP-12 en la konstelacio Koĉero.
Tigropovus estipliantikvaol oni antaŭe kredis.Tigrojestasmalpliproksimerilata alleonoj,leopardojkajjaguarojolĉi tiujaliajkategojrilatas alunu la aliaj,laŭnovaampleksastudo.Lagenetikaanalizoankaŭrivelas, kelatigrokomencisevolui antaŭ 3,2milionoj da jaroj,kajsiaplej proksimavivanta parencoestas laegaleendanĝerigitaneĝoleopardo.Malgraŭlapopularecokajla statuso de endanĝerigita specio detigroj,multorestasestieltrovitapriili,speciale prikielilievoluis.