eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Eŭropo
Unua 3D-gazeto en Eŭropo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Diversaĵoj
BELGIO - 11-an de marto, 2010.

Belga franclingva taggazeto eldonis tion,  kio aperas kiel la tutunua 3D-ĵurnalo de Eŭropo, vendita kun specialaj kartonaj okulvitroj. Ĉiuj fotoj kaj reklamoj en la speciala eldono de "La Dernière Heure" (La Lasta Horo) ricevis tiun tri-dimensian efikon, sed la teksto restis la sama.
 
Ĉu rusa polico uzas homajn ŝildojn ? Presi Retpoŝtadreso
Socio
RUSIO - 11-an de marto, 2010.


Rusio eklanĉas prikriman enketon sekve de asertoj, laŭ kiuj trafikaj policistoj uzis civilajn aŭtistojn kiel "homajn ŝildojn" por halti suspektitajn krimulojn. Al pluraj ŝoforoj laŭdire oni ordonis uzi iliajn aŭtojn por formi baron sur grava moskva aŭtovojo lastan vendredon. Veturilo stirigita de la rabistoj frakasiĝis tra la blokaĵo kelkajn minutojn poste, kaj tamen povis foriri. Neniu estis vundita, sed pluraj aŭtoj estis difektitaj.
 
Germana polico fermis standon en ekspozicio CeBIT Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Diversaĵoj
GERMANIO - 10-an de marto, 2010.

La polico germana 5-an de marto fermis la standon de unu el ĉiniaj societoj kiu partoprenas en ekspozicio komputila CeBIT, skribas SemiAccurate. La eldono kaŝis la nomon de la societo laŭ ĝia peto, sed precizigas, ke la societo produktas tekokomputiletojn (angle: netbooks) kaj ilojn por legi elektronajn librojn.

 
Armenio celebras la agnoskadon de la armena genocido far komisiono de la Kongreso de Usono Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Politiko
ARMENIO - 07-an de marto, 2010.

La ministro pri Eksteraj Rilatoj de Armenio, Eduard Nalbandjan, laŭdis la decidon de komisiono pri Internaciaj Rilatoj de la Kongreso de Usono, kiu agnoskis la armenan genocidon fare de la Osmanida Imperio en 1915 -1923, dume la turkaj kaj azeraj aŭtoritatoj energie kontraŭis ties aprobon.
 
Beboj kaj morto... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sciencoj
FRANCIO - 06-an de marto, 2010.
 

Teamo de scientistoj strasburgaj ĵus identigis malnormalaĵon koran, kiu povus esti implikita en la morto subita de beboj. La nombro de neklarigitaj mortoj de beboj, apriore sanaj, malkreskis ekde dek kvin jaroj, danke al la forlaso de kuŝado sur la ventro, al la profito de pozicio dorsa. Tamen, la morto subita koncernas ankoraŭ unu bebo el 2000 en Francio, do ĉirkaŭ 400 montintoj jare, precizas tiun merkredon la Ŭniversitato de Kuracarto de Strasburgo.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 103