eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Socio
Grekio sub vasta striko kaj protesto Presi Retpoŝtadreso
Eŭropo - Socio
GREKIO - 12-an de marto, 2010.

Publikaj servoj kaj transportservoj en Grekio decidis vastan strikon, kiu estas la tria ĝenerala striko kiel protesto kontraŭ la ŝparemegaj registaraj decidoj. Flugoj estas blokitaj kaj plejpartoj de lernejoj kaj hospitaloj restas fermataj en la 24-hora laborhalto vokita de la du ĉefaj sindikatoj.
 
Ĉu rusa polico uzas homajn ŝildojn ? Presi Retpoŝtadreso
Eŭropo - Socio
RUSIO - 11-an de marto, 2010.


Rusio eklanĉas prikriman enketon sekve de asertoj, laŭ kiuj trafikaj policistoj uzis civilajn aŭtistojn kiel "homajn ŝildojn" por halti suspektitajn krimulojn. Al pluraj ŝoforoj laŭdire oni ordonis uzi iliajn aŭtojn por formi baron sur grava moskva aŭtovojo lastan vendredon. Veturilo stirigita de la rabistoj frakasiĝis tra la blokaĵo kelkajn minutojn poste, kaj tamen povis foriri. Neniu estis vundita, sed pluraj aŭtoj estis difektitaj.
 
Ukrainio: uzurpo de enterpreno kiu presas monon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
UKRAINIO - 26-an de januaro, 2010.

La 25-an de januaro 2010 je la sepa (horo lokala) matene oni perforte okupis la ŝtatan enterprenon poligrafian "Ukraina" (Ukrainio). Tio enterpreno presas monon kaj aliajn valorajn paperojn. La kialo estis la presado de balotiloj. La elekto de la prezidento ukraina okazos la 7-an de februaro 2010. Je okupo partoprenis 100-150 personoj. Pri tio komunikis en intervjuo deputitoj de parlamento ukraina kiuj estis atestantoj de sturmo.

 
Mortis Miep Gies, lasta helpinto de Anne Frank Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
NEDERLANDO - 12-an de januaro, 2010.

 
Miep Gies, la lasta postvivinto de la grupo kiu helpis kaj protektis Anne Frank kaj ŝian familion de la Nazioj, mortis en Nederlando je la aĝo de 100 jaroj. Ŝi kaj aliaj dungitoj de la patro de Anne Frank, Otto, provizis la familion per manĝaĵo kiam ili kaŝiĝis en sekreta aneksdomo super komerca sidejo en Amsterdamo. La taglibro de Anne pri ilia vivo kaŝita, kiu finiĝis pro perfido, estas unu el la plej famaj atestaĵoj pri la Holokaŭsto.
 
Episkopo eksiĝas pro akuzoj pri seksa molestado Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
IRLANDO - 17-an de decembro, 2009.

 
Irlanda episkopo eksiĝas, kelkajn semajnojn post kiam lia pritrakto de akuzoj pri seksa molestado al infanoj estis severe kritikita. Raporto pri fitrakto fare de pastroj en la Dublina Ĉefdiocezo deklaris, ke la pritrakto fare de la episkopo en la 1980-aj jaroj estas "neakceptebla". Vatikano diris, ke la Papo akceptis lian eksiĝon kiel episkopon de Limerick. Dro Murray diris : "mi bone scias, ke mia eksiĝo ne povas nuligi la doloron, kiun la supervivintoj de fitrakto suferis en la pasinteco kaj ankoraŭ suferas ĉiun tagon."
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 24