Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kulturo
Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 11
MalbonePlej bone 
Afriko - Kulturo
UGANDO - 17-an de marto, 2010.

La tomboj de ugandaj regionaj reĝoj estis ruinigitaj de fajrego, incitante protestojn pro asertoj de krimbruligo. Policistoj estis deplojitaj trans la ĉefurbo, Kampalo, por subpremi la agitadon. Ĝis nun ne estis trovite, kio startigis la fajregojn.
 
Ĵus forpasis fama kantistino Miriam Makeba Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Kulturo
SUDAFRIKO - 10-an de novembro, 2008.

Miriam Makeba, la mondfama sudafrika kantistino, mortis je la aĝo de 76 jaroj  pro malsano, apud la suditala urbo Caserta. Makeba mortis hieraŭ lundon post lasta partopreno al koncerto por Roberto Saviano, verkisto minacata je morto de la mafio. "Mi ne jam absolute certas pri la kaŭzo de ŝia forpaso, sed ŝi suferis artriton, severan artriton, jam de kelka tempo," ŝia publicisto diris al itala radiostacio.
 
Antikva obelisko rehejmenigita Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Kulturo

ETIOPIO - 04-an de junio, 2008.

Jen bona novaĵo el Afriko, ili ne tiel ofte aperas... Laboro ĵus komenciĝis por restarigi historian obeliskon en la antikva urbo Axum, post kiam ĝi estis revenigita el Italio. La Obelisko de Axum, simbolo de Etiopia identeco, estis prirabita de Italaj trupoj en 1937 dum la nelonga okupo de Abisenio.

 
500-jara ŝipvrako eltrovita en Namibio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Kulturo

NAMIBIO - 2-an de majo, 2008.

500-jara ŝipvrako ŝarĝita de trezoro estis antaŭ nelonge eltrovita proksime de la marbordo de Namibio. La landa diamantkompanio, Namdeb, anoncis, ke ĝi trovis la ruinigitan ŝipon dum operacioj sur la marfundo. La trovaĵo inkluzivas tri bronzajn kanonojn, milojn da Hispanaj kaj Portugalaj oraj moneroj, kaj kelkaj tunoj da elefantaj dentegoj.