Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ekonomiko
Aŭstralio ĉe la rando de recesio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Ekonomiko
AŬSTRALIO - 4-an de decembro, 2008.

Ekonomiaj donitaĵoj de la lastaj kvaronjaroj en Aŭstralio montras, ke kresko subfalas sian plej malrapidan paŝon en ok jaroj, intensigante zorgojn, ke la lando estas survoje al regreso. Laŭ oficialaj ciferoj publikigitaj merkredon, kresko glitis al 0,1 procento en la tria financa kvarono, kvankam la registara oficiala prognozo pri kreskto por la plena jaro atingas du procentojn.
 
Aŭstralia parlamento kontraŭas vendon de uranio al Rusio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Ekonomiko

AŬSTRALIO - 19-an de septembro, 2008.

Aŭstralio ne vendu uranion al Rusio, parlamenta komitato diras. Ĝi aldonas, ke la interkonsento kiu entute sŭmas 800 milionojn da dolaroj, ne komenciĝu ĝis Rusio mildigos dubojn pri la apartigo de ĝia civilaj kaj militistaj uzoj de uranio. La interkonsento estis subskribita de la eksa ĉefministro John Howard kaj la rusa gvidanto Vladimir Putin pasintjare.
 
Vojoj fariĝas pagendaj en Nov-Gvineo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Ekonomiko

PAPUA NOV-GVINEO - 11-an de junio, 2008.

Vojuzantoj en la lando baldaŭ devos pagi minimuman monsumon kiu similos al tiuj aplikataj en aliaj landoj sed adaptitaj por konveni al la loka natura medio kaj la privata sektoro. Ĉi tiu novaĵo estis rivelita de la ministro pri Laboro, Transportoj kaj Civila Aviado Surmet Polye en lia parolado ĉe la Aŭtoritato pri Naciaj Vojoj (NRA).