Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Politiko
Malklara politika situacio en Fiĝioj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko
FIĜIOJ - 23-an de aprilo, 2009.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj postulas tujajn balotadojn por restarigi demokration en Fiĝioj. Ĉe renkontiĝo por diskuti la politikan renversiĝon en tiu sudpacifika insularo lundon, la UN diris, ke la lastatempa nuligo de la nacia konstitucio estas "retroiro". Ĝi ankaŭ decidis nuligi projektitajn intertraktojn en kiuj la UN, Fiĝioj kaj la Brita Konfederacio de Nacioj (Commonwealth of Nations) devus partopreni.
 
Opozicio voĉdone venkas en Nov-Zelando Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko
NOV-ZELANDO - 8-an de novembro, 2008.

La novzelanda ĉefministrino Helen Clark agnoskas sian malvenkon en nacia balotado kaj diras, ke ŝi eksiĝos kiel gvidanto de la Laborista Partio. La dekstracentra opozicia Nacia Partio de John Key gajnis 45% de la voĉdonoj, kontraŭ 34% por la Laborista Partio, laŭ unuaj rezultoj.
 
Reĝo cedas sian absolutan potencon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko

TONGO - 29-an de julio, 2008.

La reĝo de Tongo, George Tupou la 5-a, forlasos grandan parton de la preskaŭabsoluta potenco, kiun sia familio tenadis jam de kelkaj generacioj. Li reduktos sian politikon rolon al rutinaj registaraj aferoj kaj la registaron de nun gvidos la ĉefministro, proparolanto anoncis. La monarĥo, kiu anstataŭis sian patron Tupou la 4-a, en septembro 2006, formale surtroniĝos vendredon 1-an de aŭgusto.

 
Eta insulo Nauro voĉdonas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko

NAURO - 27-an de aprilo, 2008.

Balotadoj celantaj fini monatojn de politika paralizo okazas en la eta Sudpacifiko insulo de Nauro. La antaŭenigitan voĉdonadon okazigis la prezidento Marcus Stephen dum nesolveblaj dividoj en la 18-membra parlamento. La registaro havas la subtenon de naŭ deputitoj, kiel ankaŭ la opozicio.

 
Aŭstralio, ĉu baldaŭ respubliko ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko

AŬSTRALIO - 20-an de aprilo, 2008.

CanberraPintokunveno okazigita de la registaro pri la estonteco de Aŭstralio kondukas al nova alvoko al estigo de respubliko kaj la fino de la nuna situacio, en kiu la Brita monarĥo estas la ŝtatestro. La Aŭstrala ministro pri Eksterlandaj Aferoj Stephen Smith diris, ke la disiĝo de la Brita monarĥio estas "neevitebla". La ĉefministro Kevin Rudd invitis 1000 homojn, inter kiuj aktorojn Cate Blanchett kaj Hugh Jackman, al tiu dutaga pintokunveno por pripensi novajn ideojn.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL