Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kulturo
Mortis la aktoro Tony Curtis PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo
USONO - 30-an de septembro, 2010.


Tony Curtis, unu el plej famaj aktoroj de Hollywood, mortis. Li estis 85-jaraĝa. Proparolanto de lia familio diras, ke li forpasis dum sia dormo en sia hejmo en Nevado.
 
18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo
USONO - 16-an de julio, 2010.

Laboristoj ĉe la loko de la iama World Trade Center elfosis 9,80-metrojn longan ŝipon kiu kredeble estis enterigita en la 18a jarcento. Arkeologoj kredas, ke la ŝipo estis uzita kiel pleniga materialo por plivastigi la surfacon de Manhattan en la Riveron Hudson. La arkeologino Molly McDonald esperas, ke la ŝipo, eltrovita lastan mardon, estos tute elterigita tre baldaŭ.
 
Lingvo Navi en Avatar Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 25
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo
USONO - 08-an de januaro, 2010.

Premieris la filmo Avatar decembre de 2009. En la filmo indiĝenaj homoideoj parolas la lingvon Navi, kreitan de Paul Frommer, profesoro pri lingvistiko en Marshall-a Komerca Lernejo. La direktoro de la filmo James Cameron invitis lin krei la lingvon Navi.

 
La fama libro "Kodo Da Vinci" havos sekvaĵon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo
USONO - 24-an de aprilo, 2009.

"The Lost Symbol" (La Perdita Simbolo), tio estas la oficiala nomo de la sekvaĵo de la grandege populara suspenslibro de Dan Brown, "The Da Vinci Code" (La Kodo Da Vinci), kiu estos havebla en septembro kun komenca eldonnombro de kvin milionoj da ekzempleroj, laŭ la eldonejo.
 
Mortis kantistino Eartha Kitt Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo
USONO - 28-an de decembro, 2008.

Eartha Kitt, la usona kantistino kaj aktorino konata pro ŝia kontraŭstaro al la usona milito en Vjetnamio, mortis pro kojlokancero. La artistino forpasis tiun ĵaŭdon je la aĝo de 81 jaroj. Al ŝi estis diagnozita kanceron antaŭ du jaroj kaj ŝi estis kuracata en Nov-Jorko. Dum ŝia kariero, Eartha Kitt estis foje cenzurita en Usono pro ŝia kontraŭstaro al la vjetnama milito kaj eniris memvolan ekzilon en Eŭropo en la 1960-aj jaroj, kaj nur revenis al Usono en 1974.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL