Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Diversaĵoj
DNA diros kiu estas en tombo de Ceauşescu Presi Retpoŝtadreso
Eŭropo - Diversaĵoj
RUMANIO - 21-an de julio, 2010.

 
Sciencistoj en Rumanio eltombigis tion, kio kredeble estas la restaĵoj de siatempa diktatoro Nicolae Ceauşescu kaj lia edzino Elena por kontroli ilian identecon. La eltombigo sekvas peton de la familio de Ceauşescu, kiu pridemandis ĉu la paro estis vere entombigita en la tombejo de Ghencea en Bukareŝto.
 
Unua 3D-gazeto en Eŭropo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
BELGIO - 11-an de marto, 2010.

Belga franclingva taggazeto eldonis tion,  kio aperas kiel la tutunua 3D-ĵurnalo de Eŭropo, vendita kun specialaj kartonaj okulvitroj. Ĉiuj fotoj kaj reklamoj en la speciala eldono de "La Dernière Heure" (La Lasta Horo) ricevis tiun tri-dimensian efikon, sed la teksto restis la sama.
 
Germana polico fermis standon en ekspozicio CeBIT Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
GERMANIO - 10-an de marto, 2010.

La polico germana 5-an de marto fermis la standon de unu el ĉiniaj societoj kiu partoprenas en ekspozicio komputila CeBIT, skribas SemiAccurate. La eldono kaŝis la nomon de la societo laŭ ĝia peto, sed precizigas, ke la societo produktas tekokomputiletojn (angle: netbooks) kaj ilojn por legi elektronajn librojn.

 
Piloto flugadis dum 13 jaroj kun falsa licenco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
NEDERLANDO - 06-an de marto, 2010.

La polico en Nederlando ĵaŭde, la 4-an de marto arestis en la aerporto Schiphol de Amsterdamo la piloton de aersocieto turka Corendon, kiu gvidis Boeingon-737 sen licenco ĝusta. Momente de la aresto la aviadilo sub lia gvido kun 101 pasaĝeroj estis atendanta permeson de elflugo al Ankara.

 
Mortiga trajnkatastrofo en Belgio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
BELGIO - 15-an de februaro, 2010.

 
Raportoj el Belgio anoncas, ke almenaŭ 20 homoj mortis en frontalfronta kolizio inter du trajnoj ekster la ĉefurbo, Bruselo. Fervojaj respondeculoj diras, ke la du trajnoj koliziis dum la matena pinthoro apud Halle, sudokcidente de Bruselo. La loka urbestro diris al belgaj amaskomunikiloj, ke almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj en la kraŝo, sed fervojaj respondeculoj ne povis konfirmi la ciferon.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL