Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Ekonomiko
SINGAPURO - 14-an de julio, 2010.

 
La registaro de Singapuro antaŭvidas, ke sia ekonomia rapida kresko atingos 13 - 15 % por la jaro 2010, tio estas verŝajne la plej bone indico en la mondo laŭ ekonomikistoj. La forta progreso de eksportoj de fabrikitaj produktoj kaj la bona sano de financaj servoj kaj turismo subtenas la fortan kreskon de tiu "urbo-ŝtato", kiu ĝis nun antaŭvidis progreson de 7 % al 9 % de la Malneta Enlanda Produkto ĉi tiun jaron.

La
pliigo de prognozoj estas "realisma" konsidere kreskon de proksimume 18 % en la unua semestro, atentigas Song Seng Wun, ekonomikisto ĉe CIMB Esploroj. "Singapuro estos ĉi tiun jaron la ekonomio kun la plej forta kresko de Azio kaj verŝajne en la mondo", li aldonis.

La ministro pri
Komerco kaj Industrio deklaris tiun merkredon, ke la kreskoprocento atingis 19,3 % en sekundo kvarono de la jaro, post pliigo de 16,9 % en la unua en komparo kun la samaj periodoj de la antaŭa jaro. La  Malneta Enlanda Produkto iom reduktiĝis je 1,3 % en 2009 pro la tutmonda krizo. La organismo kiu okupiĝas pri antaŭenigo de la internacia komerco atentigis, ke eksportoj (escepte de petrolo) antaŭensaltis je 29 % en junio super unu jaro, subtenante la fortan mendon de elektronikaj kaj farmaciaj produktoj, du specialaĵoj de Singapuro.

Singapuro
fariĝas ankaŭ grava turisma celloko dank'al la malfermo, ĉi tiujn lastajn monatojn, de la unuaj du kazinoj kiuj renkontas grandan popularan sukceson.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi