eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Azio
Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Socio
BARATO - 09-an de marto, 2010.

La supera ĉambro de parlamento de Barato voĉdonas pri leĝo, kies celo estos rezervi trionon de ĉiuj seĝoj en la nacia parlamento kaj subŝtataj parlamentoj por virinoj. La vicprezidento de Barato alvokis al "voĉa voĉdono" de deputitoj en la supera ĉambro. Nun li petas oficialan kalkulon de tiuj voĉdonoj.
 
Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero' Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Socio
ĈINIO - 04-an de marto, 2010.

Google deklaras, ke ŝtata cenzuro en landoj kiel Ĉinio devus esti metita sur komercan tagordon de Usono. Nicole Wong de la kompanio Google diris al la Senata Juĝistara Komitato, ke interreta cenzuro povus favori lokajn firmaojn. Usono planas forlevi cenzuron de Ĉinio kun la Monda Komerca Organizo, laŭ Bloomberg.
 
Ĉinio emisiis obligaciojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Ekonomiko
ĈINIO - 03-an de marto, 2010.

La 01-an de marto ekemisiiĝis la obligacioj kun la totala sumo de 50 miliardoj de juanoj de la ĉina ŝtata trezorejo por unu jaro kaj tri jaroj, kun interezo de 2,6% kaj 3,73% respektive. Malgraǔ la malvarma vetero, vendo de la obligacioj iris varmege.

 
Nordkoreio solenas la naskotagon de sia gvidanto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Politiko
NORDKOREIO - 16-an de februaro, 2010.

 
Nordkoreio okazigas festojn celebrantajn la naskotagon de sia gvidanto, Kim Jong-il, kiu kune kun la militistaro, firme tenas la landon. Respondeculoj laŭdis Sron Kim kaj la tutan gvidantaron, sed kontraste kun la pasintjara malcedema lingvaĵo, ili ankaŭ alvokis al dialogo kun la Okcidento. La festoj okazas dum diplomata klopodo ankoraŭ provas rekomenci multlandajn intertraktojn kun Nordkoreio pri la ĉesigo de la atoma programo.
 
Alianculoj lanĉas operacon Muŝtarak en Afganio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Diversaĵoj
AFGANIO - 15-an de februaro, 2010.

 
La komuna komando ĉe la Internacia Sekureca Helpo-Forto (angle Isaf) de NATO lanĉis tion, kion ĝi nomas "afgangvidatan kontraŭinsurekcian operacon", sendinte 15 000 soldatojn en kernajn lokojn de la provinco de Helmand por batali la Talibanojn. La Talibanojdiras, ke ili disponas je 2 000 batalantoj pretaj kontraŭataki.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

Paĝo 1 de 67