Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego |
|
|
| Afriko - Kulturo |
![]() UGANDO - 17-an de marto, 2010.La tomboj de ugandaj regionaj reĝoj estis ruinigitaj de fajrego, incitante protestojn pro asertoj de krimbruligo. Policistoj estis deplojitaj trans la ĉefurbo, Kampalo, por subpremi la agitadon. Ĝis nun ne estis trovite, kio startigis la fajregojn. La UNESCO-enlistigitaj historiaj strukturoj estis konstruitaj en la 19-a jarcento kiel entombigejoj por kvar reĝoj de la regiono de Buganda. Subtenantoj de la nuna reĝo de Buganda jam tumultis lastjare pri registaraj planoj kiuj reduktis ilian memstarecon.En la urbo Kasubi, distrikto de Kampalo, loĝantoj funebras la perdon de la monumentoj. La tomboj estis konsiderataj inter la lokala loĝantaro en la regiono de Buganda kiel simbolon de tio, kio tradicie apartenis al ilia reĝlando. Buganda estas la plej granda el kvar antikvaj reĝlandoj de Ugando. Ili estis aboliciitaj en 1966 sed reinstalitaj de la nuna prezidento Yoweri Museveni en 1993. Tamen, li restarigis ilin nur kiel kulturaj institucioj kun neniu politika potenco. |





UGANDO - 17-an de marto, 2010.
La UNESCO-enlistigitaj historiaj strukturoj estis konstruitaj en la 19-a jarcento kiel entombigejoj por kvar reĝoj de la regiono de Buganda. Subtenantoj de la nuna reĝo de Buganda jam tumultis lastjare pri registaraj planoj kiuj reduktis ilian memstarecon.