Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉilio trafita de fortega tertremo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Natura medio
ĈILIO - 02-an de marto, 2010.

Elirmalpermeso en la dua plej granda urbo de Ĉilio, Concepción, estis etendita ĝis tagmezo loka tempo, kaj milittrupoj luktas por malhelpi prirabadon post la tertremo. Centoj de loĝantoj estis arestitaj post kiam ili metis fajron al lokala vendejo. La aŭtoritatoj anoncis, ke ili estas instalantaj aerponton por liveri helpon el la ĉefurbo, Santiago, al la urbo Concepción.

La tertremo de forteco 8.8 sabaton matene mortigis almenaŭ 723 loĝantojn de Ĉilio. La sekureca situacio en Concepción plimalboniĝas malgraŭ la enfluo de miloj de milittrupoj por plifortikigi lokajn policojn. Al multaj el la 500 000 urbaj loĝantoj mankas manĝaĵoj, akvo kaj elektro.

Kelkaj loĝantoj cititaj de la agentejo Reuters diris, ke ili organizas grupojn por memdefendi sian nemoveblaĵon. La prezidentino Michelle Bachelet kondamnas "prirabon kaj krimadon", kaj sendis 7000 soldatojn al la regiono. "Mi deziras voki al la konscienco de la loĝantaro. Ni devas ĉiujn labori kune," ŝi diris.

Dume, savistoj traserĉas la rubon de disfalitaj konstruaĵoj en la urbo en kiu dekduoj restas kaptitaj. Savistoj aŭdis signojn de vivo kaj provas atingi supervivintojn. Raportoj aperas nun pri la vasteco de la ruiniĝo en aliaj areoj. La urbo de Curico, inter Santiago kaj Concepción, estis ankaŭ trafita de vasta detruo. Tamen, manĝaĵo kaj akvo estis distribuita kaj la situacio estis relative trankvila, laŭ reporteroj. Kelkaj marbordaj urboj kaj vilaĝoj estis frapitaj de gigantaj mar-ondoj post la tertremo. En la fiŝkaptista vilaĝo de Constitución, la urbestro diris, ke la marbordo kaj centro estis "tute detruitaj".

La registaro agnoskas, ke siaj provoj por provizi helpon rapide estis malhelpita pro multaj difektitaj vojoj, kaj elektromankoj. La aerponto inter Santiago kaj Concepción helpos la aŭtoritatojn sendi pli ol 300 tunoj da helpo, inkluzivante 120 tunojn de manĝaĵo, al la plej severe trafita areode la lando. Internacia helpo komencis alveni. Najbara Argentino sendas kamparan hospitalon super Andoj al Ĉilio kaj promesis doni trinkakvon.

La brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva flugis al Santiago kaj proponis la subtenon de sia nacio, dum la usona ministrino Hillary Clinton estas atendita en Ĉilio, por vidi kion Vaŝingtono povas fari por helpi la landon. Post kiam li travojaĝis la katastrofan zonon, la venonta kaj ĵus elektita prezidento Sebastián Pinera diris, ke la situacio estis pli malbona ol li atendis. "Kiam ni havas katastrofon de ĉi tiu grandeco, kiam estas neniu elektro kaj neniu akvo, la loĝantaro komencas perdi la senton de publika ordo," li diris.

Pri du milionoj da Ĉilianoj kredeble esti trafita de la lastsabata tertremo, la sepa plej forta kaj la plej malbona katastrofo trafinta Ĉilion en 50 jaroj. La epicentro de la tertremo estis 115 km nordoriente de Concepción kaj 325 km sudokcidente de la ĉefurbo Santiago.

Proksimume 1,5 milionoj da hejmoj en Ĉilio estis difektitaj. Plejparto de la disfalitaj konstruaĵoj estis pli malnova konstruitaj- inkluzivante multajn historiajn strukturojn. Usona riskotaksisto, Eqecat, taksis la koston por ripari la difekton inter 15 kaj 30 miliardoj da dolaroj, aŭ 10-20% el malneta hejma produkto de la lando.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi