Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Lingvo malaperas en Gujano |
|
|
| Sudameriko - Socio |
![]() GUJANO - 05-an de marto, 2010.La tielnomata "Berbice-nederlanda", kiu estas nederlanda kreola lingvo parolata en la antikva gubernio de Gujano, estis oficiale deklarita malaperinta, laŭ artikolo de la ĉi-monata nederlandlingva eldono de la revuo "National Geographic". Raporto el la tutmonda radioreto de "Radio Netherlands Worldwide" anoncis, ke la Berbice-nederlanda estis parolata en plantejoj laŭ la rivero Berbice, parto de orienta Gujano kiu estis iam privata kolonio fondita de nederlanda plantisto el Zelando. Ĝi estas miksaĵo de la nederlanda zelanda dialekto, la loka aravaka indiana lingvo kaj la lingvo Ijo, parolita de sklavoj el Niĝerio. La raporto deklaris, ke antaŭ 20 jaroj ankoraŭ estis kelkaj parolantoj de tiu Berbice-nederlanda en Gujano. Tamen, pro tio, ke estis eltrovite, ke la lasta parolanto mortis en 2005, la aŭtoritata internacia lingva datumaro "Ethnologue" deklaris la Berbice-nederlandan kiel nun malaperinta lingvo. Artikolo ĉerpita el la gujana gazeto Stabroek News |





GUJANO - 05-an de marto, 2010.
Raporto el la tutmonda radioreto de "Radio Netherlands Worldwide" anoncis, ke la Berbice-nederlanda estis parolata en plantejoj laŭ la rivero Berbice, parto de orienta Gujano kiu estis iam privata kolonio fondita de nederlanda plantisto el Zelando. 