Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
VENEZUELO - 23-an de marto, 2010.

La decido de Hugo Chávez reguligi Interreton remalfermis la frakturon inter anoj de la kontraŭstaro kaj subtenantoj de la prezidento. Antaŭ kelkaj tagoj, la prezidento kritikis la retejon de la gazeto "Noticiero Digital", kiu elsendis "falsan" novaĵon pri la murdo de ministro. Tio estas "ofendo", laŭ la venezuela prezidento. La gazeto tamen signalis, ke tio estis nura rimarko de leganto kaj retiris la mesaĝon el la retejo.

Interreto "ne povas esti io libera, kie oni faras kaj diras ion ajn", respondis Sro Chávez. "Ĉiu lando devas trudi siajn regulojn". Du tagojn poste, la ĝenerala prokuroro Luisa Ortega deklaris, ke Interreto ne povas esti "teritorio sen leĝo". Kaj la Parlamento, en la manoj de subtenantoj de la prezidento Chávez, aprobis la kreon de komisiono kiu devos puni la retejojn kiuj "uzas Interreton en troa kaj ne etika maniero".

Nun neniu projekto pri Interreto estas diskutata en la nacia Parlamento, laŭ la deputito Manuel Villalba, prezidanto de la komisiono pri amaskomunikilaro. Sed cirkonstancoj povus malfermi la vojon al la preparo de normo, se "la popolo tion petas", li aldonis.

Por membroj de la kontraŭstaro kaj fakuloj en komunikado, la lastaj komunikaĵoj de la prezidento montras klaran alproksimiĝon al la plano de la registaro-posedita firmao de telekomunikadoj "Cantv" por establi unikan alirpunkton al la monda reto, kiel jam estas kazo en Brazilo, en Kubo aŭ en Ĉinio.

"Ĉu ili volas bloki retejojn en Venezuelo aŭ simple puni la gazeton Noticiero Digital ? Ĉu ili punas ĝin, ĉar tiu gazeto elsendas 'falsan' informon aŭ ĉar ĝi informas pri aferoj kiuj malplaĉas al la prezidento ?" demandas Carlos Correa, manaĝero de la neregistara organizo  "Publika Spaco".

Pluraj televidaj kanaloj inter kiuj Globovisión, kritikemaj al la registaro, estis minacitaj fare de Chávez, dum 34 elsendstacioj jam estis fermitaj lastan jaron pro "administracia neregulaĵo". Pluraj retejoj jam mem nuligis siajn rubrikojn "rimarkoj / komentoj".

Sed por Franco Silva, prezidanto de Cantv, unika alirpunkto al Interreto kontraŭe plibonigos la efikecon de Interreto en la lando : "Ret-uzanto kiu retumas per nacia operacianto al paĝaro hejmigita en la lando mem, ne devos ret-iri al Usono kaj reveni", li klarigis.

Tamen, laŭ fakuloj, estas pli malfacile cenzuri la interretspacon en Venezuelo ol en Kubo, kiu neniam havis liberan aliron al Interreto. En Venezuelo, 30 % el la 27 milionoj de loĝantoj havas nun liberan aliron al la tutmonda reto. "Ne temas pri tuta kontrolado au silentigo de Interreto", sin defendas la vicprezidanto de la reganta partio, PSUV, Artistobulo Isturiz. Simple, "tiu, kiu regas amaskomunikilon estas same kiel tiu, kiu veturas aŭton aŭ utiligas armilon : havi permesilon ne signifas, ke oni povas renversi ĉiujn tiuj kiuj troviĝas sur onia trairejo"...

Fonto : la franca gazeto Le Monde
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi