eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Riĉaj landoj helpu savi Amazonan arbaron Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Natura medio
SUDAMERIKAJ LANDOJ - 27-an de novembro, 2009.

Naŭ landoj en la Amazona regiono alvokis al riĉaj landoj provizi pli malriĉajn landojn per la adekvata financaĵo por konservi arbarojn. La landoj, kunvenantaj en Manaus, Brazilo, ankaŭ diskutis pri aprobo de 40% da redukto en tutmondaj eligoj antaŭ 2020. La kunsido okazas nelonge antaŭ la kerna tutmonda pintokunveno pri klimata ŝanĝiĝo en Kopenhago en Danio.

La Amazonaj landoj interkonsentis pri larĝaj principoj prefere ol konktretaj paŝoj, korespondantoj diris. La brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva prezidis en la kunsido de delegitoj de Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo, Venezuelo kaj Surinamo, kun la franca prezidento Nicolas Sarkozy reprezentanta Franca Gviano. Prezidentoj Sarkozy kaj Lula diris, ke la plej riĉaj landoj devas pliigi sian helpon al la pli malriĉaj landoj en la batalo kontraŭ tutmonda varmiĝo. "La malriĉulo devas esti subtenata, tute sen ke sia lando rezignu pri sia suvereneco," la prezidento Lula deklaris.

Dum la lastaj malmultaj tagoj, diplomatoj estis intertraktantaj pri komuna pozicio kiu estu prezentota de la Amazonaj landoj kaj Francio ĉe la konferenco en Kopenhago. La komuna komunikaĵo konsentita en Brazilo establas larĝajn principojn prefere ol novaj konkretaj proponoj. La plimulto de la prezidentoj invititaj tamen ne venis al Manaus, kvankam diplomatoj diras, ke la ministroj kaj ambasadoroj senditaj povis labori por trovi interkonsenton.

Brazilo
proponis batali kontraŭ senarbigo en la Amazona regiono kun financa subteno de riĉaj landoj. "Lasu neniun "gringon" [fremdulon] demandi al ni lasi Amazonanon morti pro malsato sub arbo," Sro Lula diris en parolado anticipe de la kunsido. "Ni volas konservi la arbarojn, sed aliaj landoj devas pagi tiun konservadon."

Ĉe la
pintokunveno, la brazila registaro prezentis siajn penojn por redukti detruon en la Amazono kiel kerna parto de sia strategio batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Iom antaŭe ĉimonate, la brazila registaro diris, ke la indico de senarbigo en la Amazona regiono falis je 45%, kaj estas nun la plej malalta ĝis nun registrita ekde kontroloj komenciĝis antaŭ 21 jaroj. Ĝi diris, ke iom pli ol 7 000 kvadrataj kilometroj estis detruitaj inter julio 2008 kaj aŭgusto 2009. Brazilo serĉas atingi 80% da redukto en la senarbigo-indico antaŭ 2020. La ekologia grupo Greenpeace bonvenigis la lastan falon, sed diras, ke estas ankoraŭ tro vasta detruo en la pluvarbaro. Iom antaŭe ĉimonate, Brazilo diris, ke ĝi antaŭ 2020 celas tranĉi siajn eligaĵojn de karbona dioksido je almenaŭ 36% malsupre de nivelo de 1990.



 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi