Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Indiĝenaj restaĵoj revenas hejmen Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Kulturo
AŬSTRALIO / BRITIO - 14-an de majo, 2009.

Membroj de indiĝena tribo okazigas specialan riton ĉe la "Monda Muzeo" de Liverpool en Anglio, por marki la revenigon al la patrio de homaj restaĵoj el Aŭstralio. Kranio revenos al reprezentantoj de la popolo Ngarrindjeri ĉar ĝi havas fortan spiritan kaj religian signifon. La restaĵo estis aĉetita de Dro William Broad de Liverpool, en 1948. Li vizitis Aŭstralion inter 1902 kaj 1904 kaj eldonis verkojn pri aŭstraliaj skeletaj restaĵoj.

La evento, kiu sekvas privatan memorfeston, enhavas ritojn inter kiuj estas fum-ceremonio kun bruletantajn eŭkaliptajn foliojn en bovlo. La Ngarrindjeri (signifo: la Popolo) estas grupo de 18 klanoj aŭ "lakinyeri" kiuj parolas similajn dialektojn kaj havas familiajn konektojn ĉirkaŭ la malalta parto de la rivero Murray, la okcidenta duoninsulo Fleurieu kaj Coorong, en suda Aŭstralio. En januaro 2006, "National Museums Liverpool" ricevis peton por la reveno de ĉiuj aŭstraliaj homaj restaĵoj en ĝia posedo. Ĉi tiu estas la unua el la restaĵoj de tri individuoj kiuj revenos al Aŭstralio.

Datoj por la reveno de la du aliaj ankoraŭ ne estas konataj. Tiuj restaĵoj revenos sekve de konsultoj kun la aŭstraliaj indiĝenaj komunumoj de la lokoj de kie ili devenas. Kelkaj el la restaĵoj estis kolektitaj en la insulo Darnley en la Markolo de Torres inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, de esploristoj dum vojaĝo de la Rattlesnake en 1849. La organizaĵo "National Museums Liverpool" akiris ilin de la Muzeo de la Kastelo de Norwich en 1956. La aliaj restaĵoj kredeble devenas de norda Kvinslando. Ili estis alportitaj al la Muzeo de Liverpool de la Wellcome Historia Kuraca Muzeo en Londono, en 1981. Ĉi tiu muzeo posedis ilin ekde 1933.

Neniu de tiuj restaĵoj estas publike montrata, nek ili estas uzataj por esploroj aŭ edukaj celoj. La restaĵo post sia reveno restos en loko ĉe la Nacia Muzeo de Aŭstralio, en la ĉefurbo Kanbero. Dro David Fleming, direktoro de "National Museums Liverpool", diris: "La restaĵoj eniris niajn kolektojn antaŭ multaj jaroj kaj estas konvene, ke ili revenu al ilia hejmlando. "La revenigo al la devena hejmlando de kulturaj eroj estas kompleksa, emotiva kaj delikata afero.  "National Museums Liverpool" faras decidon en ĉiu individua kazo kiam eroj estas petita por revenigo al la patrio. Indiĝena kranio de la 19-a jarcento kiu estas tiu de batalinto nomita Yagan estis jam redonita de la Urba Muzeo de Liverpool en 1997 post kiam ĝi estis entombigita en la tombejo de Everton. Tio tiam instigis ondon da polemiko pri ties reveno al Aŭstralio kiam komunumestroj ne povis decidi kien entombigi ĝin kaj aliuloj diris, ke ĝi ne devis reveni al sia hejmlando...

Fonto de la artikolo : BBC
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi