Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Tuvalo : antaŭen al senkarbona energio |
|
|
| Pacifiko - Natura medio |
![]() La eta insula ŝtato Tuvalo en la Pacifiko anoncis, ke ĝi volas venigi ĉiun sian energion de renovigeblaj fontoj antaŭ 2020. La ministro pri Publikaj Servoj Kausea Natano diris, ke sia lando de 12 000 homoj iĝos tiele ekzemplo por aliaj. Tuvalon konsistigas sinsekvo da atoloj kun la plej alta punkto sole 4,5 metrojn super la marnivelo, igante ĝin ekstreme senŝirma kontraŭ inundiĝo. La registaro esperas uzi venton kaj sunenergion por produkti elektron, anstataŭ ol importi dizeloleon. "Ni avide atendas la tagon kiam nia lando proponos ekzemplon al ĉiuj, funkciante tute per naturaj rimedoj kiel la suno kaj la vento," Kausea Natano diris. Tuvalo kaj multaj aliaj malaltaj atoloj en la Pacifiko, Karibeo kaj la Hindia Oceano timas, ke la tutmonda varmiĝo povus altigi la marnivelo, kaj laŭvorte viŝi ilin el la monda mapo. Aliaj landoj - interalie Norvegio, Nov-Zelando, Islando kaj Kosta-Riko - ankaŭ devontigas sin fariĝi karbonneŭtralaj, reduktante iliajn emanaĵojn de forcejaj gasoj al nulo. La plimulto de ĉi tiuj landoj havas relative malgrandajn loĝantarojn, kaj ilia promeso verŝajne ne faros gravan diferencon en la entuta batalo kontraŭ tutmonda varmiĝo. Sed multaj ekologiistoj diras tamen, ke ilia sinteno estas malgraŭ tio grava, ĉar ili donas gvidlinion por aliaj landoj kiuj volos sekvi. "Iusence, ili malfermas la vojon por rimedoj kaj pli grandaj ekonomioj kiuj devos eklanĉiĝi, se ni volas vere batali klimatan ŝanĝiĝon," Nick Nuttall, proparolanto por la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Hommedio, diris al la franca novaĵagentejo AFP. Tuvalo taksas, ke la projekto kostos proksimume 20 milionoj da dolaroj por produkti ĉiun sian elektron per renovigeblaĵoj. Ĝi jam estas komencinta la procezon per la estigo de suninstalaĵo de 410 000 dolaroj sur la tegmento de la ĉefa futbala stadiono en la ĉefurbo, Funafuti. |





laŭvorte viŝi ilin el la monda mapo. Aliaj landoj - interalie Norvegio, Nov-Zelando, Islando kaj Kosta-Riko - ankaŭ devontigas sin fariĝi karbonneŭtralaj, reduktante iliajn emanaĵojn de forcejaj gasoj al nulo. 